Dalida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dalida
Dalida en 1961
Dalida en 1961
Bazaj informoj
Naskonomo Iolanda Cristina Gigliotti
Naskiĝo 17-an de januaro 1933 (1933-01-17)
en Kairo,  Egipta Reĝlando
Morto 3-an de majo 1987 (1987-05-03) (54-jaraĝa)
en 18-a arondismento de Parizo,  Francio
Edz(in)o Lucien Morisse
Ĝenroj Ŝansono, Klasika muziko, Popmuziko, Populara muziko, Diskoteka muziko, Franca araba muziko, Monda muziko
Profesio kantistino, aktorino
Instrumentoj voĉa muziko
Aktivaj jaroj 1956 - 1987
Eldoninto Barclay (1956-1977)
Carerre (1978–1987)
Parencaj
temoj
Alain Delon
Retejo www.dalida.com
Persona informo
Naskonomo Iolanda Cristina Gigliotti
Aliaj nomoj Dalida
Mortokialo trodozo
Tombo Tombejo de Montmartre
Lingvoj francaanglaegipt-arabahispanaitala
Ŝtataneco ItalioFrancio
Subskribo Dalida
Familio
Patro Pietro Gigliotti
Patrino Giuseppina Gigliotti
Frat(in)oj Orlando Gigliotti • Orlando
Edz(in)o Lucien Morisse
Amkunulo Christian de La Mazière • Luigi Tenco • Richard Chanfray
Okupo
Okupo filmaktoro • kantistomodelodancisto
TTT
Retejo https://dalida.com
vdr

Dalida (17-a de januaro 1933 en Kairo - 3-a de majo 1987 per memmortigo en Parizo) estis fama franca kantistino.

Ŝia vera nomo estas Iolanda GIGLIOTTI. Ŝi naskiĝis en Egipto(1) en malriĉa itala familio, kaj ŝi komencis sian karieron kiel kino-aktorino en Egiptaj filmoj (Kaj la strangeco de destino igis, ke ŝi finis sian karieron kiel denove film-aktorino plenumante neforgeseblan rolon tute malsimila al ŝia vivdaŭra « bildo » en tragika filmo de Jussef Chahine (Jusef Ŝahin) « La sesa tago ». en jaro 1986.)

La 24-a de decembro 1954 ŝi aviadis al Francio kaj iĝis kantistino. Ŝia unua famiga sukceso estis « Bambino » en 1956. Ŝi estis populara kantistino, unue kun itala tipo kaj nigra hararo, pli poste pli pompastile, holivuda, kun ŝikegaj roboj kaj longaj blondaj haroj. Ŝi kantis multajn sukcesivajn kanzonojn leĝerajn, priamajn, kelkaj pli kortuŝaj.

Ŝi estis elfavorita de la fameco, de la riĉeco, amata de ŝiaj proksimuloj kaj de la publiko, sed dume per ŝajna paradokso sola virino. Tri el ŝiaj laŭvicaj karuloj memmortigis sin, kaj ŝi finfine kredigis sin, ke ŝi malbonŝancigis al la aliaj. En la jaro 1967 post la sinmortigo de tia unua en San Remo, ankaŭ ŝi provis memmortigi sin (laŭ la sama aranĝo kiun ŝi sekvis en 1986…), sed estis apenaŭ savita. Precipe ŝi ege suferis pro ne povi naski infanon. Longtempe ŝi sukcesis kaŝi la plorojn, sed finfine « tio estas tiom laciga ŝajnigi feliĉon ».

Oni priskribis ŝian finon tiel :

Ŝi reordigis la loĝejon. Ŝi sin vestis per blanksilka negliĝo. Ŝi zorge glutis po malgrandaj manplenoj la pilolojn… Poste ŝi skribis kelkajn vortojn sur blankan kartonon: « Vivo estas al mi neeltenebla. Pardonu min. »

Ŝia funebra ceremonio allogis multegajn admirantojn, kiuj atendis laŭlonge de la stratoj kondukantaj al la preĝejo jam plurajn horojn antaŭ la horo de la funebra meso, kiun ĉeestis ankaŭ multaj famuloj. Ŝi nun ripozas en la pariza tombejo de Montmartre. Ŝi vendis pli ol 140 milionojn da diskoj.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1956 – Son nom est Dalida
  • 1957 – Miguel
  • 1958 – Gondolier
  • 1958 – Les Gitans
  • 1959 – Le disque d’or de Dalida
  • 1959 – Love in Portofino (A San Cristina)
  • 1960 – Les enfants du Pirée
  • 1961 – Garde-moi moi la dernière danse
  • 1961 – Loin de moi
  • 1961 – Milord
  • 1961 – Rendez-vous mit Dalida
  • 1962 – Le petit Gonzalès
  • 1963 – Eux
  • 1964 – Amore scusami (Amour excuse-moi)
  • 1965 – Il Silenzio (Bonsoir mon amour)
  • 1966 – Pensiamoci ogni sera
  • 1967 – Olympia 67
  • 1967 – Piccolo ragazzo
  • 1968 – Un po’ d’amore
  • 1968 – Le temps des fleurs
  • 1969 – Canta in Italiano
  • 1969 – Ma mère me disait
  • 1969 – In Deutsch
  • 1970 – Ils ont changé ma chanson
  • 1971 – Une vie
  • 1972 – Olympia 71
  • 1972 – Il faut du temps
  • 1973 – Sings in Italian for You
  • 1973 – Julien
  • 1974 – Olympia 74
  • 1974 – Manuel
  • 1975 – Sempre piu’
  • 1975 – J’attendrai
  • 1976 - Besame Mucho
  • 1976 – Coup de chapeau au passé
  • 1976 – Die neuen Lieder der Dalida
  • 1977 – Femme est la nuit
  • 1977 – Olympia 77
  • 1977 – Salma ya salama
  • 1978 – Génération 78 / Voilà pourquoi je chante / Ça me fait rêver
  • 1979 – Dédié à toi (Monday Tuesday)
  • 1980 – Gigi in paradisco
  • 1980 – Le spectacle du Palais des Sports 1980
  • 1981 – Olympia 81
  • 1982 – Spécial Dalida
  • 1982 – Mondialement vôtre
  • 1983 – Les p’tits mots
  • 1984 – Dali
  • 1986 – Le visage de l’amour
  • 1986 – Le sixième jour - The Best of Dalida Vol. 1
  • 1986 – The Best of Dalida Vol. 1
  • 1987 – Am Tag, als der Regen kam
  • 1987 – La magie des mots (nepublikigita)
  • 1987 – Tigani bi arab

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(1) ŝi foje kantis kanzonon en la araba lingvo dediĉitan al sia nasklando :