Mary McAleese

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mary McAleese
Persona informo
Máire Pádraigín Bean Mhic Ghiolla Íosa
Mary Patricia McAleese
Naskiĝo 27-an de junio 1951 (1951-06-27) (72-jaraĝa)
en Belfasto
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Irlando vd
Alma mater Reĝina Universitato de Belfast vd
Partio Soldatoj de Irlando vd
Subskribo Mary McAleese
Familio
Edz(in)o Martin McAleese vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikistoĵurnalistoverkisto • universitata instruisto • pledadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mary Patricia McAleese en la anglaMáire Pádraigín Mhic Giolla Íosa en la irlanda (naskiĝis la 27-an de junio 1951 sub la nomo de Mary Leneghan / Máire Ní Lionnacháin en Belfasto, Nord-Irlando) estis la 8-a prezidento de la Respubliko de Irlando, oficanta ĝis la 11-a de novembro 2011.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum sia adolesko ŝi vivadis en Dublino. Ŝi poste revenos al sia loko de naskiĝo por studi juron, fariĝi advokato kaj instrui en la universitato. Ankaŭ ŝi instruis en Dublino juron kaj kriminologion en la Kolegio Triunuo kaj debutis en 1975 kiel radifonia ĵurnalisto.

Ŝi ankaŭ regis, interalie, televidkanalon kaj elektran firmaon en Nord-Irlando, dum ŝi iĝis aktivulo por la handikapojn. Ŝi revenas universitaten en 1981. En 1987, ŝin oni petas regi la Instituto de Profesiaj Juraj Studoj kie lernas la Nord-Irlandaj advokatoj. Dum la sama jaro, ŝi kandidatiĝis en la partio Fianna Fáil por la prezidenta baloto kaj malgajnis.

Grave katolikisto, ŝi subtenas unuigon de la insulo Irlando kaj estas rigardita kiel strikta konservativulo. Post sia politika malsukceso en la baloto en 1987, ŝi prezidentiĝas unu jardeko poste, en 1997, tiel anstataŭigante la antaŭ prezidento Mary Robinson. Ŝi estas la unua prezidento de la Respubliko de Irlando kiu naskiĝis en Nord-Irlando.

La 1-a de oktobro 2004 je la 12-a precize, ŝi estas reelektita por dua mandato, sen kontraŭulo. Post baloto de la 27-a de oktobro, la 11-an de novembro 2011 ŝi transdonas la postenon al la posteulo Michael D. Higgins.