Zweibrücken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Zweibrücken (stacidomo).
Zweibrücken
Blazono
Zweibrücken (Germanio)
Zweibrücken (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio • urban district of Rhineland-Palatinate
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06332
Poŝtkodo 66482
Aŭtomobila kodo ZW
Oficiala Municipokodo 07320000
NUTS DEB3A
Subdivido 10 urbopartoj (Stadtteile) kaj apudurbaĵo (Vorort)
Politiko
Komunumestro Prof. Dr. Helmut Reichling
Adreso de la administrejo Herzogstr. 1
Demografio
Loĝantaro 34534 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 15′ N, 7° 22′ O (mapo)49.2494444444447.3608333333333Koordinatoj: 49° 15′ N, 7° 22′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 300 m
Areo 70,64 km²
Oficiala retejo https://www.zweibruecken.de/
vdr

Zweibrücken estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi apartenas al la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 34 534 loĝantojn. Ĝia franca nomo estas Deux-Ponts. Kaj la franclingva kaj la germanlingva nomoj signifas "du pontojn".

La Kastelo Zweibrücken estas konstruaĵo en la palatinata urbo Zweibrücken en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Post ĝia rekonstruo ekde 1965 ĝi estas sidejo de la Palatinata supera landa juĝejo (germane: Pfälzisches Oberlandesgericht). Ĝi estas la plej granda civila konstruaĵo de Palatinato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La graflando Zweibrücken iam estis graflando en la Sankta Romia Imperio kun la sidejo en Zweibrücken. Ĝi ekestis inter 1182 kaj 1190 el hereda parto de la graflando Saarbrücken. Inter 1286 kaj 1302 la grafa domo dividiĝis en la du linioj Zweibrücken-Bitsch kaj Zweibrücken(-Zweibrücken). La pli juna linio kun la burgo kaj la urbo finiĝis en 1394. La kastelo Zweibrücken estas la plej granda konstruaĵo de Palatinato kaj la sidejo de la supera landa juĝejo. La Eŭropa Rozoĝardeno estas la plej konata vidindaĵo de la urbo. La pli ol 50.000 m2 granda parko, kie kreskas pli ol 60.000 rozujoj de pli ol 2.000 diversaj kultivaroj. La parko estas unu el la plej grandaj ĝardenoj de Eŭropo kaj la tria plej granda rozario de la tuta mondo kaj ĝi estis malfermata en la jaro 1914 fare de la princino Hildegard de Bavario. La plezurkastelo Tschifflik estis konstruata inter 1715 kaj 1716 de Stanislaus Leszczynski, reĝo de Polio kaj grandduko de Litovio (1704−1709 kaj 1733−1736) kiel somerrezidejo . Laŭ liaj ideoj la sveda konstrumajstro J. E. Sundal planis kaj realigis la kastelon kaj ĝi estas tipa ekzemplo baroka.[1].

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Zweibrücken[redakti | redakti fonton]

Samloke okazis en Zweibrücken la 95a Germana Esperanto-Kongreso, la Franca Esperanto-Kongreso kaj la Luksemburga Esperanto-Kongreso dum Pentekosto 2018[2].

Esperantisto Oliver Walz loĝas tie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]