Fukuda Yasuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fukuda Yasuo
Persona informo
福田康夫
Naskiĝo 16-an de julio 1936 (1936-07-16) (87-jaraĝa)
en Takasaki, Gubernio Gunma
Lingvoj japana vd
Loĝloko Gubernio Gunma vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Universitato de Ŭaseda • Azabu Junior and Senior High School vd
Partio Liberal-Demokrata Partio vd
Familio
Patro Takeo Fukuda vd
Patrino Mie Fukuda vd
Edz(in)o Kiyoko Fukuda vd
Infanoj Tatsuo Fukuda vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
FUKUDA Yasuo

FUKUDA Yasuo (japane: 福田 康夫, [fukuda jasuo]; naskiĝis la 16-an de julio 1936 en Takasaki, Gunma-prefektujo, Japanio) estas japana politikisto de la LDP. Li estas la tria filo de Fukuda Takeo, kiu estis la 67-a Ĉefministro de Japanio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Setagaja-kvartalo en Tokia Metropolo. Dum la Dua Mondmilito, li loĝis en la Gunma-urbeto en Gunma-prefektujo.

Fukuda Yasuo studis politikon kaj ekonomian sciencon ĉe la Waseda-universitato. Sekve li laboris dum 17 jaroj en la japana naftofirmao Maruzen-Nafto(nun Cosmo-Nafto); li laboris dum 2 jaroj en Usono ekde 1962. En 1976, li eksiĝis el Maruzen kaj laboris kiel sekretario de parlamentano. Ekde 1977, li laboris kiel sekretario sub Fukuda Takeo, sia patro. En 1990, li unue elektiĝis deputito. Li gajnis unuajn diplomatajn spertojn, kiam li iĝis parlamenta vicministro sub ĉefministro Murayama Tomiichi en 1995.

Post kiam en septembro 2007 li estis elektita de LDP kiel partiestro anstataŭ Abe Shinzo venkinte Aso Taro-n, li iĝis ĉefministro por la 91-a parlamenta periodo, ĝis la 1-a de septembro de 2008, kiam li demisiis.

Politiko[redakti | redakti fonton]

En lia ekstera politiko, li serioze traktis rilatojn kun aziaj lando, interalie kun Ĉinio kaj Sud-Koreio, kaj li anoncis, ke li ne vizitos Yasukuni-Sanktejon.

Fukuda anoncis, ke li uzos interparolon por solvi la problemon de Japanoj homrabitaj de Nord-Koreio, dum Abe Shinzo konsilis subpremon por solvi tiun problemon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj