László Kovács (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Kovács
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1939 (1939-07-03) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto • MSZMP Political College
Okupo
Okupo politikistodiplomato
vdr
László Kovács en 2014

László Kovács, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács László estas hungara politikisto, ministro.

László Kovács naskiĝis la 2-an de julio 1939 en Budapeŝto,.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Kovács maturiĝis en mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1957, poste li laboris en fabrikoj. Li membriĝis en Hungara Socialista Laborista Partio en 1963. Post 3 jaroj li ricevis partian postenon en la junulara sekcio. Li akiris diplomon en Ekonomia Universitato Károly Marx en 1968 laŭ vespera instruado. Ekde 1975 li havis postenon en la ministerio pri eksterlandaj aferoj. En 1980 li finis partian altlernejon kun plia diplomo. Post 6 jaroj li estis nomumita subministro. En 1990 li ricevis mandaton en la parlamento, li havis ĝin ĝis 2004. Li estis prezidanto de Hungara Socialista Partio inter 1998-2004, ministro inter 1994-1998 kaj 2002-2004. Interalie estis membro de la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidis la Eŭropan Union inter 2004 kaj 2009. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn fiskeco kaj doganunuiĝo. László Kovács estas membro de la Hungara Socialista Partio dekomence.

Li edziĝis en 1968, pro vidviniĝo denove en 2015, la unua edzino naskis filon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]