Saltu al enhavo

Oriolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la specio de birdoj Oriolo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Oriolo (apartigilo).
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oriolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Orioledoj Oriolidae
Genro: Oriolus Oriolus
Specio: Oriolo 'Oriolus oriolus'
Carolus Linnaeus 1758
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj  Verŝajne formortinta
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Verŝajne formortinta
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Verŝajne formortinta
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Oriolo [1], OrorioloOra oriolo, Oriolus oriolus, estas la ununura membro de la familio de orioledoj en la ordo de Paseroformaj birdoj kiu reproduktiĝas en mezvarmaj regionoj de norda hemisfero. Ĝi estas somera migranto en Eŭropo kaj okcidenta Azio, kaj vintras en tropikoj. La vorto "oriolo" taŭgas kaj por tiu ĉi specifa specio (ĉar estas unu el la plej konataj kaj disvastigataj) kaj por ĉiu birdo en la familio de Orioledoj (28 specioj).

    Pentraĵo de Oriolo

    Temas pri mezgranda birdo ĉirkaŭ 22 ĝis 25 cm longa. La masklo estas rimarkinde flavnigra, sed la ino estas iomete pli verda. Pli precize la distribuo de la plumaro en masklo estas flava ĝenerale, sed nigra en flugilo (krom eta makulo en duaj kovriloj), vosto (kiu estas flava en anguloj) kaj eta brido inter la okulo kaj la ruĝeca beko; la kontrasto inter la flavo kaj la nigro kaj ĉefe la brilo flava estas facilaj indikiloj pri tiu ĉi specio; por multaj la specio aspektas kvazaŭ ekzota. La beko estas malhelruĝroza kaj longa kaj la kruroj malhelaj. Ĉe inoj verdaj estas la kapo kaj la dorso, la beko ne tiom ruĝa, la brido nur iomete griza, la flugiloj pli malhelaj kaj la subaj partoj helaj aŭ flavaj kun grizaj strioj; ne ĉiuj inoj estas same senkoloraj kaj kelkaj estas sufiĉe flavaj kaj malfacile diferenceblaj de la maskloj, eble ĉefe en Iberia Duoninsulo. La bridoj kontrastas kun la ruĝecaj okuloj. Junuloj estas similaj al inoj.

    Subspecioj kaj disvastiĝo

    [redakti | redakti fonton]
    Ino ĉe Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
    Oriolus oriolus
    maskloj, plenkreska super juna

    La orienta Oriolus oriolus kundoo estas iom pli malgranda ol la okcidenta nomiga Oriolus oriolus oriolus kaj havas pli da flavo ĉe vosto kaj flugiloj kaj plua nigra bridostrio malantaŭ la okulo.

    Apenaŭ ekzistas tiu ĉi palearktisa specio en Britio, Skandinavio (nur en la plej sudaj regionoj) aŭ la baltaj landoj, sed ja estas sufiĉe komuna en la resto de Eŭropo kaj okcidenta Azio, nome ekde Turkio, tra norda Irano ĝis Barato. La okcidenta raso reproduktiĝas en Eŭropo kaj migras vintre al Afriko inkludante la plej sudan kaj Madagaskaron kaj la orienta raso reproduktiĝas en Turkmenio, Afganio kaj Himalajo kaj vintras en centra kaj suda Barato.

    Ĝi estas birdo kiu loĝas en altaj arboj en arbaroj, ĝardenoj aŭ parkoj. La malmultnombra loĝantaro en Britio reproduktiĝas en arbaroj de Tabriza poplo, ĉefe ĉe natura rezervejo RSPB Lakenheath Fen, kie funkcias rigardejo dum la reproduktado.

    Ili venas printempe en Eŭropon; la maskloj migras unuaj kaj poste la inoj. Okazas ceremonioj de pariĝado konsistantaj je persekutado de la ino farita de la masklo, kiu preskaŭ tuŝas ŝian voston per sia beko. La nesto estas konstruita kaj tre prilaborita de la ino (per materialo alportita de la masklo) inter branĉoj en arbo (ĉefe poploj, salikoj, kverkoj, eŭkaliptoj, pinoj, fraksenoj, alnoj, figarboj, olivarboj kaj migdalujoj) kaj enhavas 3-6 ovojn, sed plej ofte 3 aŭ 4. Ambaŭ gepatroj kovas dum ĉirkaŭ 2 semajnoj kaj tiam ili estas pli silentemaj. La idoj estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj per vomado dum pliaj 2 semajnoj kaj poste tiuj elnestiĝas. La manĝo estas ĉefe insektoj (ĉefe printempe) kaj fruktoj (ĉefe aŭtune), ekzemple berojĉerizoj (multaj tradicioj aludas al tiu emo) kaj ankaŭ figoj, trovata en la arbaroj kie la orioloj pasas grandan parton de la tempo. La migrado al Afriko okazas ĉirkaŭ fino de aŭgusto aŭ septembre, dumnokte.

    Orioloj estas timidaj kaj eĉ la masklo estas malfacile videbla inter la koloroj verda kaj flava de la foliaro de la arbaro. Tiu ĉi specio estas multe pli facile aŭdebla ol videbla; la flugo estas unda kaj suprenira fine al la ripozejo; se estas iu kiu rigardas, la birdo ĉiam ekripozos post flugo en la kontraŭa parto de la arbo kaj malpermesos rigardi. La flugo estas kvazaŭ de Turdedoj, forta kaj rekta kun kelkaj mildaj plonĝoj dum longaj distancoj.

    La voĉo de la masklo estas krio kvazaŭ de garolo, sed multe pli melodia kaj varia kaj tradicie ties notojn oni komparas al vorto "oriolo", "gvilu-gviu" aŭ "dideliu". Vere la melodio estas tre facile rekonebla post kiam oni aŭdas la unuan fojon. Ofte aŭdeblas eĉ dumnokte kiam la aliaj kantobirdoj jam silentas.

    Ili povas vivi ĝis 8 jarojn.

    La nomo "oriolo" estis unue uzata (en la latina formo oriolus) de Alberto la Granda ĉirkaŭ 1250, kaj jam li mem certigis ĝin kiel Onomatopeo de la kanto de la specio.

    La Novmondaj orioloj estas similaj laŭ aspekto al la Orioledoj, sed ili estas ikteredoj kaj ne rilataj al malnovmondaj birdoj.

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. Vortaro de Esperanto (1911) p. 114

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]