Anna (patrino de Maria)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Anna
Patrino de Maria
Faras Saint Anne (detail).jpg
Persona informo
חַנָּה
Ἅna
حنة
Naskiĝo nekonata
en nekonata
Morto nekonata
en nekonata
Tombo Tombo de Maria [#]
Religio judismo [#]
Etno judoj [#]
Lingvoj aramea [#]
Ŝtataneco Roma regno [#]
Familio
Patrino Emerentia [#]
Gefratoj Sobe • Esmeria [#]
Edz(in)o Joakimo, patro de Maria [#]
Infanoj Maria, patrino de Jesuo [#]
Profesio
Okupo mastrumado [#]
Sanktulo
Honorata en Kopta eklezio; Ortodoksa eklezio; Katolika eklezio.
Festotago 26-a de julio (okcidente); 25-a de julio (oriente);
Kontraŭdisputoj Ne estas dokumentoj pri ŝi krom apokrifaj evangelioj
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sankta Anna (respektive Sankta Anno) estis laŭ kristana tradicio la patrino de Maria kaj do la avino de Jesuo.

Laŭ apokrifaĵo de 2-a jarcento la patrino de Maria nomiĝis Anna kaj la patro estis Joakimo.

Laŭ la legendo la gepatroj de Anna estis Stolanus kaj Emerencia, ili vivis en Betlehemo sen infanoj. Tiutempe la seninfaneco estis honto. Tial Joakimo forlasis la urbon kaj iĝis paŝtisto. Poste anĝelo aperis antaŭ li kaj diris, ke Anna naskos inan bebon havantan ankaŭ Sanktan Spiriton. Ŝi nomiĝu Maria.

Anna naskis Maria-n, baldaŭe Joakimo mortis. Anna elektis novan edzon Kleofas, sekve ŝi denove naskis inan bebon Maria. Baldaŭe Kleofas mortis. Anna denove elektis novan edzon Solomon, sekve ŝi denove naskis inan bebon Maria.

Laŭ la legendo Anna vivis kaj vidis Jesuon, kiam la Sankta Familio revenis el Egiptujo. Poste Anna ĉieliris.

Lingvaj variaĵoj[redakti | redakti fonton]

En multaj lingvoj la persona nomo literumiĝas Anna aŭ Ana, foje malgrandigita al la karesformo Anetahispane Anita. En la litova lingvo la noma variaĵo estas Ona, en la germana estas Annette kaj en la latva simile Anete.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]