Evangeliisto (Nova Testamento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La simboloj de la kvar evangeliistoj ĉirkaŭantaj Kriston majeste sidanta (Katedralo de Arles Saint-Trophime (Francio).
Reprezentado de la kvar evangeliistoj ĉe la abatejo de Monto Sankta Mikaelo (Normandio), en Francio.
La simboloj de la kvar evangeliistoj, el la Libro de Kells.

Evangeliisto estas la nomo per kiu oni identigas la kvar verkistojn kiuj redaktis la kvar librojn diritajn Evangeliojn. Ili estas Sankta Mateo apostolo kaj evangeliisto. Sankta Marko evangeliisto, Sankta Luko evangeliisto kaj Sankta Johano apostolo kaj evangeliisto.

Fontoj Kristanaj[redakti | redakti fonton]

Pri la aŭtoroj de la evangelioj diversaj kristanaj fontoj, ankaŭ tiuj apokrifaj raportas. Unu, eble la plej antikva, por ĉiuj: Sankta Ireneo el Liono en sia Adversus Haereses (Kontraŭ la herezoj), skribite en la 2-a jarcento, kvankam koncize, tiel informis pri ili:

”Tiel Mateo verkis en la lingvo de Hebreoj la unuan evangelion, en epoko en kiu Petro kaj Paŭlo evangelizis Romon kaj tie fondis la Eklezion. Post la forigo de tiuj du, Marko, disĉiplo kaj interpretisto de Petro, registris kion Petro predikadis. Siaflanke Luko, kompanulo de Paŭlo, liveris en libro la evangelion kiun sia majstro predikadis. Poste Johano. disĉiplo de la Sinjoro, tiu kiu ekdormis sur lia brusto, ankaŭ mem publikigis evangelion kiam troviĝis el Efeso, en Azio.”

Ikonografio[redakti | redakti fonton]

Ofte la evangeliistoj estas reprezentataj per simboloj de la "tetramorfo" (kvar elementoj, ĉi-kaze bestoj), kiuj aperas en la profetaĵoj de profeto Ezekielo, poste reprenitaj en la Apokalipso de Johano:

  • La aspekto de iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝo homa, kaj kiel vizaĝo leona sur la dekstra flanko de ĉiuj kvar, kiel vizaĝo bova sur la maldekstra flanko de ĉiuj kvar, kaj kiel vizaĝo agla ĉe ĉiuj kvar.(Ezekielo 1, 10)”
  • ”Kaj la unua kreitaĵo similis leonon, kaj la dua kreitaĵo similis bovidon, kaj la tria kreitaĵo havis vizaĝon kvazaŭ homan, kaj la kvara kreitaĵo similis aglon flugantan. (Apokalipso 4, 7)”

Oni rimarku, ke en la libro de Ezekielo ĉiu vivanto havas kvar vizagojn, nome ĉiujn kvar formojn, malsame ol en la Apokalipso.

Surbaze de tiuj priskriboj kaj surbaze de la maniero per kiu unuopa Evangelio komencas sian rakonton, ili estas asociitaj al tiuj simboloj:

  • Sankta Mateo estas bildigita kiel homo alohava (similigita al anĝelo: ĉiuj figuroj, fakte, estas alohava). La Evangelio laŭ Mateo estas tiu kiu pli ol la aliaj elstarigas la homecon de Kristo (la Filo de la Homo, kiel ofte li estas indikata). La teksto komenciĝas per la homa genealogia origino de Jesuo kaj, sekve, rakontas pri lia infanaĝo, substrekante do lian homan flankon.
  • Sankta Marko estas reprezentata per alohava leono. En lia Evangelio estas precipe rimarkataj la reĝeco, la forto, la majesteco de Kristo: aparte la nombraj mirakloj akcentas la aspekton de la venkanto de la malbono. Krome, estas ĝuste tiu Evangelio kiu rakontas pri la voĉo de Johano la Baptisto kiu, en la dezerto, leviĝas simile al rorado de leono (de leono, ĝuste, antaŭanoncante la alvenon de Kristo. Oni vidu ankaŭ la «Vox clamantis in deserto» (voĉo krianta en la dezerto).
  • Sankta Luko estas reprezentata per bovo alohava aŭ per bovido, simbolo de tenereco, mildeco kaj trankvilo, distingaj karakterizoj de tiu Evangelio pro la priskribita humaneco de Kristo rilate pekulojn kaj virinojn ktp.
  • Sankta Johano estas simboligita per aglo. Lia Evangelio, fakte, ŝvebas en teologiaj vizioj, kaj do ĝi estas kiu havas la vidon plej penetran. Oportunas la aglo do kiu flugas pli alte ol ĉiuj estaĵoj kaj, unika inter ĉiuj, povas vidi la sunon sen blindiĝi, aŭ rigardo al la ĉielo kaj al la Absoluto, al Dio. La johana Evangelio, fakte, startas per vortoj forte ŝarĝitaj je transcendeco: "(1, 1) En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.”

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]