Fruktosalato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fruktosalato el ekzotaj fruktoj
Fruktosalato el fragoj, akvomelono, ananaso kaj vinberoj

Fruktosalato estas kutime preparita el dispecigitaj freŝaj fruktoj laŭsezonaj. Oni servas ĝin kiel deserton aŭ ĉefan pladon.

Tradicia eŭropa fruktosalato konsistas el ŝelitaj dispecigitaj pomoj, piroj, oranĝoj kaj bananoj. Sed ankaŭ vinberoj (prefere senkernaj), ananaso, mandarinoj ktp. povas esti aldonitaj. Laŭguste oni dolĉigas fruktosalaton per sukero (blanka aŭ bruna), mielo aŭ pulvorigitaj folioj de stevia. Ankaŭ sekaj fruktoj kiel rosinoj, aveloj, migdaloj ktp. estas foje aldonitaj.

Fruktosalato konserviĝas nur mallonge, eĉ en fridujo, tial oni aldonas foje citronsukon.

Ekzotaj fruktosalatoj povas enteni papajon, gujavon, mangon, kokoson, kivon, figojn ktp.

Ankaŭ beroj kiel fragoj, framboj, mirtelojrubusberoj povas esti aldonitaj.

Fruktosalato iĝas festa kiam oni aldonas glaseton de rumo, konjakolikvoron. Ankaŭ eblas aldoni saŭcon el kazeo aŭ aliaj freŝaj fromaĝoj, kremo, vanilo.

Fruktosalato aĉeteblas en skatoloj; tiam ĝi entenas ĉefe pomojn, pirojn, ĉerizojn, vinberojn kaj ananason. La sukera siropo ebligas la konservadon de tia fruktosalato.