Bruno Aveillan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bruno Aveillan
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1965 (1965-02-24) (59-jaraĝa)
en Tuluzo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Institut supérieur des arts de Toulouse
Okupo
Okupo fotistofilmreĝisoro
TTT
Retejo https://prod.quad.fr/director/bruno-aveillan
vdr

Bruno AVEILLAN (naskiĝis en 1968 en Toulouse) estas franca multmedia artisto, fotisto kaj reĝisoro.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Diplomita de "École supérieure des beaux-arts de Toulouse", Bruno Aveillan eniris la produktan firmaon QUAD en 1995. Tiam komenciĝis brila internacia kariero, dum kiu li realigis multnombrajn reklamajn filmojn por markoj kiaj Orange, Audi, Paco Rabanne, Quézac, Lexus, Guerlain, Nissan, SFR, Time Warner, Club Med, Volvo, Maxmara, Miller, Nintendo[1], Coca Cola, Gaz de France[2], Toyota, Peugeot, ktp.

Unu el la unuaj reklamaj filmoj de Bruno Aveillan estis la filmeto Perrier «La Foule» [3](Agence Publicis) enscenigante aron da buntaj personoj elirantaj el siaj respektivaj afixsoj. Krom lavango da internaciaj premioj, la filmo estis elektita «filmo preferata de Francoj» post opinisondo IPSOS/Stratégie.

En 1999, postirante la prestiĝajn reĝisorojn Lars von Trier kaj Roland Joffé, Bruno Aveillan realigis novan epizodon de la fama reklama sagao CNP (Agentejo Louis XIV). Li ankaŭ estas la aŭtoro de filmo por lanĉado de parfumo "Oxygène" de Lanvin. Konsiderata de multaj kiel unu el la belaj filmoj por parfumoj iam realigitaj, ĝi enscenigas unuafoje sur la ekrano la top modelon Gisele Bündchen[4]. Poste, li ankaŭ filmis multnombrajn stelulinojn, inter kiuj menciindas: Monica Bellucci, Claudia Schiffer, Amy Smart, Mélanie Thierry, Sharon Stone, Milla Jovovich, Jessica Stam, Inna Zobova, Virginie Ledoyen, Elsa Benitez, Julia Stegner, ktp.

Al Bruno Aveillan ankaŭ ŝuldiĝas serio da spektaklaj filmoj por marko Thermasilk[5] por kiuj li disvolvis aparte revemajn kaj poeziajn universojn. Tiuj filmoj, dotitaj de spektaklaj trukoj, havis grandegan impakton dum siaj ekaperoj, generante ĝeneralan allogon en la publiko kaj amasmedioj. Li poste realigis filmon Anthem por la marko «Nissan-Infinity» (Agentejo Chiat/Day) kiu estis prezentita en antaŭ-premiero dum ceremonio de Oscar en 2002 (boards magazino). Samjare, li subskribis unu el la kvar filmoj por lanĉado de marko Orange [6], apud reĝisoroj Martin Scorsese, Oliver Stone kaj Roland Joffé.

En 2003, li filmis en Namibia dezerto filmon por parfumo "Mahora" de Guerlain en kiu partoprenis Land artisto Nils Udo.

En 2004, Bruno Aveillan realigis filmon Floating por Bailey’s (Agentejo BBH), en kiu pli ol 35 aktoroj rekte troviĝas en senpezeco[7]. Tiu kulta filmo en Anglio, prezentas «teĥnikan provon ĝis nun neegalita» (Sunday Mirror).

En 2005, li subskribis filmon por Magnum (5 senses), aparte impresa filmeto, realigita per tuŝa, eksperimenta aliro, proksima al videa arto[8]. Tiu filmo, multfoje premiita, havis konsiderindan impakton en la amasmedioj kaj la eŭropa publiko (Effies). Li ankaŭ realigis filmon por la tutmonda lanĉado de Audi Q7.

En 2007, li interalie realigis futurisman filmeton por marko Philips, kies heroino estas stranga kaj sensuala robotino [9].

En 2008, Louis Vuitton kontaktis Bruno Aveillan por realigi la unuan reklaman filmon de sia historio, titolitan «Where will life take you»[10]. 90 sekundojn daŭra kaj tradukita en 13 lingvojn, tiu belega filmo, kiu emocie elvokas «la animon de l'vojaĝo» estis rekompencita per Gold Clio Award en la kategorio "Best Cinematography". La muziko de tiu filmo estis komponita de Gustavo Santaolalla.

Bruno Aveillan ankaŭ subtenas la agadon de NROj kiaj Reporters sans frontièresBanque alimentaire por kiuj li realigis plurajn filmojn.

Nekredebla kina stilo, vera talento de rakontisto kune kun eksterordinara vida senso faras el Bruno Aveillan unu el la plej dotitaj reĝisoroj de sia generacio.

Kiel plastikisto, Bruno Aveillan disvolvis personan artistan trairadon. Lia laboro, sub formo de eksperimentaj filmoj kaj fotoj estis montrita en pluraj ekspozicioj kaj estis premiitaj en multaj festivaloj. En aprilo-majo 2008 li prezentis sian unuan personan foto-ekspozicion: DIOTOPES en Galerio Léo Scheer (14-16 Verneuil) kun 10 minutojn daŭra filmo (muziko Raphael Ibanez de Garayo). Libro dediĉita al tiu laboro estis publikigita de Eldonejo Léo Scheer.

Bruno Aveillan vivas en Parizo.

En junio 2008, Bruno Aveillan realigis muzikvideon por kantistino Mylène Farmer, "Dégénération", filmita en Prago, en futurisma etoso kaj elsendita unuafoje la 10-an de julio 2008.

Rekompencoj kaj nomumoj[redakti | redakti fonton]

  • De 1995 al 2007, multnombraj premioj kaj mencioj, interalie: Golden Globe New York, Prix Stratégie, Club des directeurs artistiques (Francio, UK, Italio, Germanio), TV Gold ADDY’s, New York Festival, EuroEffies, Masters, Festivalo de Cannes, AEAF, Clio Awards, Arts Electronica, Epica, Mobius award, Golden award of Montreux, Siggraph, ktp.
  • Bruno Aveillan estas la sola reĝisoro kiu gajnis dufoje la prestiĝan Imagina award en 1998 (Perrier) kaj en 2003 (GDF Dolce Vita).
  • En 2000, Bruno Aveillan estis elektita «reĝisoro de l'jaro» fare de magazino CB News.
  • En 2003, Aveillan estis rangita «Director on TOP» fare de usona magazino Boards.
  • En 2004, li estis rangita inter la kvin plej bonaj francaj reĝisoroj de reklamaj filmoj.
  • En 2005, la eksperimenta filmo «MINOTAUR-EX» de Bruno Aveillan[11], kun la danc-kompanio Cave Canem ricevis la premion de eksterordinara verko kaj la grandan premion de la publiko en festivalo «Argiles» 2005. Li ankaŭ estis JURY FINALIST en Dance On Camera Festival 2007 de Nov-Jorko kaj selektita en multnombraj festivaloj en la mondo.
  • En 2008, la magazino Lürzer's Archive rangigis lin inter la tri plej bonaj francaj reĝisoroj de la dek lastaj jaroj.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • «Bruno Aveillan estas reĝisoro kiu respektas la spektantojn, havigas al ili revon kaj emocion» Stéphane Faudeux en Sonovision n-ro 442, Artikolo paĝoj 98/99
  • «Mi malkovris ĉi tiun reĝisoron tra liaj reklamoj (interalie tiuj de Perrier) kaj depost Annaud, mi neniam renkontis tian vidan talenton (...) miaopinie, Bruno Aveillan havas potencialon kaj talenton kompareblajn al tiuj de Tim Burton» Intervjuo de Claude Berri en "Le Film français" speciala Cannes n-ro 2826/27, paĝo 19
  • «Bruno Aveillan ankoraŭ markis spiritojn. [ ] Kio rimarkindas en lia verko, estas lia akuta estetika senso kombinita kun malmodera emo al mirindo kaj pli precize al mondo de revoj. El tiu fasciniĝo fontas unika sensemeco, kio faras el Bruno Aveillan pentriston de homa naturo kun senkompara respegulo.» Stéphane Zissu en "Kromag" n-ro 4
  • «Aveillan estas poeto, en harmonio kun nevideblo, en inteligento kun sankteco, el tiu homspecio en profonda komunio kun sia arto...» Zoè Balthus en "La grâce indomptable de la lumière" 13-a de junio 2008

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 2002, Parcours 21. Galerio Pin-up Parizo.
  • 2004, Autoportraits. Galerio Pin-up Parizo.
  • 2006, Silver Lake Film Festivalo. Los Angeles.
  • 2007, DFA's 35th. Dance Film Association Inc. Nov-Jorko.
  • 2007, Independent Film Show 2007. EM Arts Naples[12].
  • 2007, Dance for the Camera. Film Society of Lincoln Center Nov-Jorko.
  • 2007, Hustler of culture. Chicago Department of Cultural Affairs Ĉikago
  • 2007, DIAF 2007. International Arts Festival Dehli.
  • 2007, ROMP !. Suddenly Dance Theatre Victoria BC.
  • 2007, DKF Muranow. Wprost i Kultura Varsovio.

Personaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 2008, Diotopes. Galerio Léo Scheer Parizo[13].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • france Gérard Lefort, «Apocalypse bulles», artikolo aperinta en Libération, 4 januaro 1998
  • france Laurence Armengau, B. Aveillan : l'idée c'est ce qui vieillit le moins vite, artikolo aperinta en CB News, 22 junio 1998
  • france Cynthia Ghanem-Domont, Ces publicités qui ont marqué les Français, artikolo aperinta en Stratégies, 20 januaro 1999
  • france Gérard Leford, Le rêve et la Ricoré, artikolo aperinta en Libération, 8 majo 1999
  • angle Patricia Winters Lauro, Thermasilk enters the realm of fairy tales, dragons and special effects, artikolo aperinta en The New York Times, 8 majo 2000
  • angle Kathy Desalvo Director Bruno Aveillan crafts Fantastic - and heated - story, artikolo aperinta en Shoot, 18 majo 2001
  • france Delphine Le Goff, La fable sanglante de RSF, artikolo aperinta en Stratégies, 3 majo 2002
  • angle Anne Rose Schlutbohm A whiff of perfume, artikolo aperinta en Archive, januaro 2004
  • france M.P.«GDF : un savoir-faire révélé en beauté», artikolo aperinta en Le Figaro, 3 majo 2004
  • angle Markus Albert Sin and sensuality, artikolo aperinta en Archive, februaro 2005
  • angle Liza Klaussmann Creatives on verge : Bruno Aveillan, artikolo aperinta en Variety, junio 2006
  • france Stéphane Zissu «Zoom Art : Bruno Aveillan», artikolo aperinta en Kromag 4 majo 2007
  • angle Shots Aveillan's Emotional Baggage, en Shots 6 februaro 2008[14]
  • france Zoé Balthus La grâce indomptable de la lumière, 13 junio 2008 [15]
  • france Televido: Intervjuo de Bruno Aveillan en La vie des médias en TF1. Elsendo de 21 decembro 2003 (Arĥivoj INA)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]