Jan Peter Balkenende

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Peter Balkenende
Persona informo
Jan Peter Balkenende
Naskiĝo 7-an de majo 1956 (1956-05-07) (67-jaraĝa)
en Biezelinge, Kapelle
Religio protestantismo vd
Lingvoj nederlanda vd
Loĝloko Capelle aan den IJssel vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Libera Universitato de Amsterdamo vd
Partio Kristandemokrata Apelo vd
Subskribo Jan Peter Balkenende
Familio
Patro Jan Pieter Balkenende vd
Edz(in)o Bianca Hoogendijk vd
Profesio
Okupo juristopolitikistoprofesoroadvokato • universitata instruisto vd
Laborkampo internaciaj rilatoj vd
ĉefministro de Nederlando
Dum 22-a de julio 20022010
Antaŭulo Wim Kok
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jan Peter BALKENENDE (naskiĝis la 7-an de majo 1956 en Biezelinge, komunumo Kapelle, provinco Zelando) estas nederlanda kristandemokrata politikisto kaj iama ĉefministro de Nederlando (2002-2010).

Balkenende estas la plej aĝa filo de grenkomercisto Jan Pieter Balkenende kaj instruistino Thona Johanna Sandee. Li komencis sian karieron kiel kunlaboranto ĉe la scienca instituto de politika partio Kristandemokrata Apelo (CDA) kaj estis membro de komunuma konsilio de Amstelveen. Poste li iĝis speciala profesoro pri kristana socia pensado ĉe la Libera Universitato de Amsterdam.

Ekde la 19a de majo 1998 ĝis la momento kiam li iĝis ĉefministro, Jan Peter Balkenende estis membro de la CDA-frakcio en la Dua Ĉambro de la Statoj-Ĝeneralaj, la nederlanda parlemento. En tiu tempo CDA estis en opozicio. Li fariĝis porparolanto pri financaj aferoj.

Li elektiĝis estro de la parlamenta grupo je la 1-a de oktobro 2001 postsekvante Jaap De Hoop Scheffer-on. Je la 3-a de novembro 2001 li iĝis lijsttrekker (ĉefa kandidato) de CDA en parlementaj elektoj de majo 2002. Dum tiuj elektoj populista politikisto Pim Fortuyn murdiĝis; la rezulto de la elektoj estis restarigo de CDA kiel plej granda partio en la nederlanda parlamento.

Je la 4-a de julio 2002 reĝino Beatrix komisiis formadon de nova registaro al Balkenende, kaj je la 22-a tiumonata li iĝis ĉefministro de registaro konsistanta el partioj CDA, dekstre-liberala Popola Partio por Libereco kaj Demokratio (VVD) kaj populista Listo Pim Fortuyn (LPF). Jam post 87 tagoj la registaro falis, pro interna malstabileco en LPF. Post fruigitaj elektoj en 2003 Balkenende formis sian duan registaron kun VVD kaj Democraten 66 (socialliberaluloj).

Oni kritikis Balkenende-on pri manko de gvidemo, speciale dum la falo de sia unua kabineto. Balkenende emas substreki sociajn valorojn, dum ke granda nacia debato pri nederlandaj sociaj valoroj kiun li volis iniciati ĝis nun ne vere konkretiĝis. Kontraste, la politiko de sia registaro temas pri reformo de publikaj servoj, malaltigo de krimo, malpliigo de publika elspezo, kaj severa politiko pri enmigrado. Ankaŭ sia rigida korpolingvo kaj similo al Harry Potter kaŭzis multe da, foje akra, publika primoko.

Balkenende estas kalvinisto. Je la 17-a de novembro 2003 Balkenende edziĝis kun Bianca Hoogendijk, docento pri laborjuro ĉe la Erasmo Universitato Roterdamo. La paro loĝas ekde 1999 en Capelle aan den IJssel kaj havas filinon, Amélie.

Je la 30a de junio 2006 la dua registaro de Balkenende demisiis pro la afero Ayaan Hirsi Ali. Por kelkaj monatoj formiĝis la tria registaro, kun (nur) CDA kaj VVD. Post la elektoj je la 20a de novembro de tiu jaro, nova registaro formiĝis je la 22a de februaro 2007: la kvara registaro de Balkenende, ĉi-foje kun la Partio de Laboro (PvdA) kaj Unio de Kristanoj (CU). En junio 2010 Balkenende spertis grandan perdon de voĉoj en la balotoj.