Yann Arthus-Bertrand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yann Arthus-Bertrand
Persona informo
Yann Arthus-Bertrand
Naskiĝo 13-an de marto 1946 (1946-03-13) (78-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo pentristo • fotistofilmreĝisoroĵurnalistoscenaristo • balonisto • mediprotektulo vd
Aktiva dum 1963– vd
Verkado
Verkoj Hejmo ❦
Earth from Above ❦
Earth from Above vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Yann ARTHUS-BERTRAND, kiu naskiĝis en Parizo, la 13-an de marto 1946, estas franca fotisto, ĵurnalisto raportisto kaj ekologi-aktivulo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Parizo, la 13-an de marto 1946 ene de famkonata familio de medalistoj-juvelistoj. La firmao Arthus-Bertrand fondiĝis danke al Claude Arthus-Bertrand kaj Michel-Ange Marion. Lia fratino Catherine [Katrin] enviciĝis inter liaj plej proksimaj kunlaborantoj. Li interesiĝis tre frue pri naturo kaj bestoj.

Lia unua filmo "HOME" [Hejme/Hejmo] estis produktata de Luc Besson [Luk BeSON]. Ĝia filmado daŭris dek ok monatojn; la 5-an de junio 2009, ĝi estis unuafoje montrata okaze de la Monda Tago por Mediprotektado kiu estas organizata de la Unuiĝintaj Nacioj ekde 1972. La franca televido publika "France 2" elsendis la 90-minutan version je 20:35; kaj ekde 22:45 estis elsendata la pli longa versio sur la Pariza Marsa Kampo same kiel en multaj aliaj urboj, dum li mem respondis al la demandoj de la televidĵurnalisto Yves Calvi antaŭ ol partumi la aranĝon sur la Mars-Kampo. La filmo estis samtempe videbla en kinejoj, malmultekoste, kaj senpage tra "YouTube"; ĝi ankaŭ estas aĉetebla kiel DVD.

Publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1983: Lions Leonoj
  • 1984: Roland Garros 84 (kun Jacques Chancel)
  • 1984: Les Maasai (kun Jacqueline Roumeguère-Eberhardt) La Masajoj
  • 1985: Safari vénitien: Carnaval de Venise (kun Georges Rivière) Karnavalo en Venecio
  • 1986: Roland Garros (kun Denis Lalanne)
  • 1986: Thierry Sabine, le Dakar 1986 (kun Christian Van Ryswyck)
  • 1988: Venise vue du ciel (avec Patrick Le Guelvout) Venecio vidata el la ĉielo
  • 1988: L'Île-de-France vue du ciel(kun Anne Arthus-Bertrand) Francilio vidata el la ĉielo
  • 1989: L'Alsace vue du ciel (kun Anne Arthus-Bertrand) Alzaco vidata el la ĉielo
  • 1990: Paris vu du ciel Parizo vidata el la ĉielo
  • 1991: Bestiaux (kun Alain Raveneau) Brutoj
  • 1991: Les Îles de France vues du ciel (kun Dominique Le Brun) Insuloj francaj vidataj el la ĉielo
  • 1992: La Loire vue du ciel (kun Jacques Boislève) La Luaro vidata el la ĉielo
  • 1992: Les Chiens (kun André Pittion-Rossillon) La Hundoj
  • 1993: Les Chats (kun Sabine Paquin kaj Danièle Laruelle) La Katoj
  • 1993: Côtes de Bretagne vues du ciel - Daniel Yonnet kaj Yann Arthus-Bertrand Bretonaj Marbordoj vidataj el la ĉielo
  • 1993: Côtes de Méditerranée vues du ciel (kun Jean Contrucci) Mediteraneaj Marbordoj vidataj el la ĉielo
  • 1994: Le Lot vu du ciel (kun Jean-Yves Montagu) La Rivero/Departemento (?) Lot vidata el la ĉielo
  • 1994: Côtes-d'Armor vues du ciel (kun Jean-Yves Montagu) Bretona Departemento "Armora Marbordoj" vidata el la ĉielo
  • 1994: Paris, hier et aujourd'hui (kun Caroline Haardt de la Baume kaj Roger Henrard) Parizo, hieraŭ kaj hodiaŭ
  • 1994: Roland Garros 1994 (kun Patrice Dominguez)
  • 1994: Côtes atlantiques vues du ciel de la Loire aux Pyrénées (kun Gérard Guicheteau) Atlantikaj Marbordoj vidataj el la ĉielo de la Luaro ĝis la Pireneoj
  • 1996: Paris d'hier et d'aujourd'hui (kun Roger Henrard kaj Caroline Haardt de la Baume) La Parizo de hieraŭ kaj hodiaŭ
  • 1996: La Bourgogne vue du ciel (kun Anne Arthus-Bertrand) Burgonjo vidata el la ĉielo
  • 1996: L'Argentine vue d'en haut (kun Félisa Larivière) Argentino vidata de la supro
  • 1997: Le Kenya vu du ciel (kun Anne Arthus-Bertrand) Kenjo vidata el la ĉielo
  • 1997: Ferrari 250 GTO: 35th Anniversary (angle, kun John Lamm kaj Alberto Martinez)
  • 1998: Les Yvelines vues du ciel au fil de l'Histoire (kun Patrick Wassef) Departemento Les Yvelines vidata el la ĉielo laŭ la historio
  • 1998: Le Maroc vu d’en haut (kun Anne Arthus-Bertrand), Éditions (Eldonejo) de la Martinière Maroko
  • 1998: La Turquie vu d’en haut (kun Janine Trotereau), Éditions de la Martinière Turkio
  • 1998: L'Égypte vue d'en haut (kun Christiane Desroches Noblecourt) Egiptio
  • 1999: Le Lion La Leono
  • 1999: Paris vu du ciel (kun Gérard Gefen) Parizo
  • 1999: La Terre vue du ciel !, Éditions de la Martinière (3 milionoj da ekzempleroj en 24 lingvoj) La Tero vidata el la ĉielo
  • 2000: 365 jours pour la Terre 365 Tagoj por la Tero
  • 2000: Le Lot en Quercy La Rivero Lot tra la Regiono Quercy [Kersi]
  • 2000: Roland-Garros 2000
  • 2000: Chats (kun Danièle Laruelle) Katoj
  • 2000: Chiens (kun André Pittion-Rossillon) Hundoj
  • 2001: Être photographe Esti fotografisto
  • 2001: New York vu d'en haut (kun John Tauranac) Novjorko vidata el la ĉielo
  • 2002: La Grèce vue d’en haut (kun Janine Trotereau), Éditions de la Martinière Greklando ...
  • 2002: Les Côtes d'Armor vues d'en haut (kun Charles Josselin)
  • 2002: Paris vu du ciel (kun Gérard Gefen), Éditions de la Martinière
  • 2002: Des bêtes & des hommes (kun Claude Michelet) Pri bestoj kaj homoj
  • 2002: La Terre racontée aux enfants (kun Hubert Comte kaj David Giraudon) La Tero rakontata al la infanoj
  • 2002: La Terre vue du ciel !, Éditions de la Martinière, dua eldono (aktualigita pere de novaj fotaĵoj ekde la 11-a de septembro 2001 kaj de la katastrofo de la firmao AZF en Toulouse)
  • 2002: L'Archéologie vue du ciel Arkeologio vidata el la ĉielo
  • 2002: Disneyland Paris: De l'esquisse à la création (kun Alain Littaye kaj Didier Ghez)
  • 2003: L'Avenir de la Terre: Le développement durable raconté aux enfants (kun Philippe-J Dubois kaj Valérie Guidoux) La Estonteco de la Tero: la daŭrigebla disvolviĝo rakontata al la infanoj
  • 2003: Le Rhône vu du ciel La Rivero Rhône [Ron] vidata el la ĉielo
  • 2003: Les Yvelines vues du ciel au fil de l'histoire (kun Patrick Wassef)
  • 2003: Revue Dada, numéro 96 (kun Jean Poderos kaj Sandro Botticelli)
  • 2003: Répertoire chats Repertuaro pri la katoj
  • 2003: Répertoire chiens Repertuaro pri la hundoj
  • 2003: Être photographe (1 livre + 1 DVD) Esti fotografisto (1 libro + 1 DVD)
  • 2004: Chevaux (kun Jean-Louis Gouraud) Ĉevaloj
  • 2005: Le Plus Beau Cheval du monde (kun Christophe Donner) La plej Bela Ĉevalo en la mondo
  • 2005: Une France vue du ciel (kun Patrick Poivre d'Arvor), Éditions de la Martinière Iu Francio vidata el la ĉielo
  • 2005: Les Chats (kun Danièle Laruelle) La Katoj
  • 2005: Les Chiens (kun André Pittion-Rossillon) La Hundoj
  • 2005: Terre grandeur nature: Les chefs-d'œuvre des plus grands photographes - David Attenborough, Yann Arthus-Bertrand ... La Tero laŭ reala grandeco: la ĉefverkoj de la plej famaj fotistoj
  • 2006: 365 jours pour réfléchir à notre Terre - Yann Arthus-Bertrand 365 Tagoj por mediti pri nia Tero
  • 2006: Algérie vue d’en haut (kun Benjamin Stora, Djamel Souidi kaj Jean Daniel), Éditions de la Martinière Alĝerio vidata el la ĉielo
  • 2006: Nids ethniques (antaŭparolo al la libro de Nicolas Reynard kaj Jean-Louis Marzorati) Etnaj Nestoj
  • 2006: Regards partagés sur la Terre (kun Albert Jacquard kaj Isabelle Delannoy Blog de l'auteure Isabelle Delannoy Arkivigite je 2009-08-04 per la retarkivo Wayback Machine Samaj Rigardoj al la Tero
  • 2006: La Même Flamme: 50 ans de défis et d'exploits Handisport (kun Jean-Claude Killy kaj Patrick Poivre d'Arvor) La Sama Flamo: 50 jaroj da defioj kaj brilaĵoj far Handisport
  • 2006: Bestiaux: Un patrimoine français (kun Gérard Larcher kaj Caroline de Charon) Brutoj: franca hereda posedaĵo
  • 2007: La Grande Terre La Grandtero (?)
  • 2008: Le Catalogue GoodPlanet.org 1000 façons de consommer responsable Katalogo Goodplanet.org mil manieroj por konsumi response
  • 2009: 6 milliards d'Autres: l'année démarre avec l'exposition au Grand Palais et la sortie du livre aux éditions la Martinière ses miliardoj da aliuloj: la jaro komenciĝas je la ekspozicio en la Pariza "Granda Palaco" kaj la eldonado de la libro far la Eldonejo La Martinière.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Kiel aktoro

  • 1965: Dis-moi qui tuer de Étienne Périer: Galland
  • 1970: OSS 117 prend des vacances de Pierre Kalfon: Yann

Kiel reĝisoro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]