Jean Daniel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Daniel
Persona informo
Jean Daniel
Naskonomo Jean Daniel Bensaïd
Naskiĝo 21-an de julio 1920 (1920-07-21)
en Blida,  Franca Alĝerio
Morto 19-an de februaro 2020 (2020-02-19) (99-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Alĝero vd
Familio
Edz(in)o Michèle Bancilhon vd
Amkunulo Marie Susini vd
Infanoj Sara Daniel vd
Profesio
Alia nomo Jean Daniel vd
Okupo milita ĵurnalisto • ĵurnalisto • aŭtobiografo • publikigisto • eseisto • romanisto • verkisto vd
Laborkampo ĵurnalismo • kreiva kaj profesia verkado vd
Aktiva dum 1954–2020 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean Daniel, de sia vera nomo Jean Daniel Bensaïd, estis franca ĵurnalisto, direktoro de ĵurnalo Le Nouvel Observateur naskita la 21-an de julio 1920 en Blida (Alĝerio), mortis la 19an de februaro 2020.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo (inter la du mondmilitoj)[redakti | redakti fonton]

Jean Daniel naskiĝis en Blida, malproksime de Alĝero, en juda[1] familo. Lia patro estas agnostika, pli ligata al la mediteranea kulturo kaj al la franca civitaneco ol al la juda identeco.

Lernanto en la kolonia kolegio de Blida, li iĝas dek-kvin-jaraĝa, leganto de la semajnrevuon "Vendredi", organo de la intelekta sendependa maldekstro kaj favora al la Popola Fronto de Francio. Lia entuziasmo al la verko de André Gide gvidas lin vidi Sovetunion kiel la socialisman paradizon. Dum du jaroj, li studas la marksismon per libroj, kiujn prutedonas sia amiko Vicente Pérez. Sed en 1936, la legado de Retour d’URSS (Reveno de Sovetunio) de André Gide elrevigas lin pri komunismo. Li tiam troviĝas en tiu generacio de nekomunista maldekstro markata de la Popola Fronto kaj la socialismo de Léon Blum. Sekvante kursojn pri filozofio en la fakultato de Alĝero, li frekventas la "Amikoj de la revuo" Esprit.

Dum la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La abolicio de la dekreto Cremieux (1941) malfermas sian estontecon. Unuatempe, li hezitas sin turni al la cionismo. La alvokoj de Charles de Gaulle, kaj la protekto de Profesoro Ménard, malinstigas lin. Amikoj, José Aboulker, kuracisto kaj franca rezistanto instigas lin frekventi grupon da rezistantoj kiu partoprenas, la 8-an de novembro 1942 al la liberiĝo de Alĝero kaj la akcepto de la Usona armeo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Judiĝinta berbera familio, laŭ Jean-Claude Barreau kaj Guillaume Bigot, Toute l'histoire du monde, p. 381, Eld.Fayard, 2005, ISBN 2213622965