Alberto Ruiz-Gallardón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alberto Ruiz-Gallardón
Persona informo
Alberto Ruiz-Gallardón
Naskonomo Alberto Ruiz-Gallardón Jiménez
Naskiĝo 11-an de decembro 1958 (1958-12-11) (65-jaraĝa)
en Madrido
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Madrido vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Centro de Estudios Universitarios • Our Lady of Remembrance College • mezlernejo vd
Partio Popola PartioPopola Alianco (Hispanio) vd
Subskribo Alberto Ruiz-Gallardón
Familio
Patro José María Ruiz Gallardón vd
Infanoj 4
Parencoj José Utrera Molina • Rafael Ruiz Gallardón • Víctor Ruiz Albéniz • Cécilia Attias vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatoakuzisto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Alberto Ruiz-Gallardón, en la kampanjo por hispanaj balotoj 2008.

Alberto RUIZ-GALLARDÓN JIMÉNEZ (Madrido, 11-a de decembro de 1958) estas hispana politikisto, nuntempa ministro pri justico en la Hispana Registaro kaj grava membro de la Popola Partio. Ĝis decembro 2011, li estis urbestro de Madrido.

Infanaĝo kaj personaj informoj[redakti | redakti fonton]

Filo de la advokato José María Ruiz Gallardón, politikisto kaj unu el la fondintoj de la partio Popola Alianco, praa antaŭulo de la Popola Partio, li studis Juron en la universitato Sankta Paŭlo CEU (katolika centro ligita al la Komplutensa Universitato de Madrido). Li fariĝis prokuroro, sed baldaŭ komencis politikan karieron.

Li estas edzigita al María del Mar Utrera (filino de la eksa ministro faŝisma kaj ĝenerala sekretario de la Nacia Movado en la unua registaro de Carlos Arias Navarro, José Utrera Molina). Ili havas kvar filojn. Li estas nepo de la ĵurnalisto Chispero kaj sekve pranepo de la muzikisto Isaac Albéniz.

Komencoj en la politiko[redakti | redakti fonton]

En 1983 li estis elektita kiel magistratano de la Urbodomo de Madrido.

En 1986 li fariĝis membro de la Plenumkomitato de la Popola Alianco kaj en 1989 li estis nomumita ties Ĝenerala Sekretario. En junio de 1987 li estis elektita deputito de la Asembleo de Madrido (regiona leĝdona institucio). Monaton poste li estis enoficigita proparolanto de sia Parlamenta Grupo en la Senato, posteno kiun li okupis ĝis kiam li estis enoficigita prezidanto de la Komunumo de Madrido.

Prezidanto de la Madrida Regiono[redakti | redakti fonton]

En 1995 Ruiz-Gallardón venkis per absoluta plimulto en la balotoj al la prezidanteco de la Aŭtonoma Regiono (Komunumo) de Madrido, kaj estis elektita ties prezidanto. Li renovigis tiun postenon en 1999, denove kun absoluta plimulto de sia partio. Lia politiko ĉekape de la Komunumo karakteriziĝis de la dialogo kun la sindikatoj kaj labormastraro, kio fruktis en iniciatoj kiel la oficialigo de laborskemo de 35 horoj semajne en la regiona administrado. Krome li mastrumis la transdonon de la respondeco pri Sano kaj Edukado de la centra Administrado al la regiona povo.

Urbestro de Madrido[redakti | redakti fonton]

Alberto Ruiz-Gallardón en 2006.

En 2003, li denove ŝanĝis de politika scenejo pro peto de José María Aznar, tiama prezidanto de lia partio kaj de la hispana registaro, kaj li kandidatis por la elektoj al la urbestrado de Madrido. Kiel numero 2 en la sama listo sin prezentis la edzino de Aznar, Ana Botella. Li denove venkis per absoluta plimulto, fronte al la socialista Trinidad Jiménez.

En 2004, li estis la sola membro de la Popola Partio kiu intervenis publike en la Kongreso de la partio, farante memkritikon pro iuj de la misfunkciadoj faritaj de lia partio en la registaro de la nacio, kiuj estis ĵus kaŭzintaj la malvenkon de la partio fronte al José Luis Rodríguez Zapatero. Li ricevis internajn kritikojn en sia partio, kaj famas liaj malbonaj rilatoj kun sia posteulo en la prezidanteco de la Madrida Regiono, Esperanza Aguirre.

Inter liaj iniciatoj en la Urbodomo elstaras la projekto Madrido Strato 30 konsistanta en la modifo de la interna urba aŭtovojo M-30, kiu ĉirkaŭas la urbon, inkludante ties partan subterigon en la parto koincida kun la fluo de la rivero Manzanares. La verko daŭris 22 monatojn, kaj kaŭzis fortan enŝuldiĝon al la urbo. Alia projekto estas la translokigo de la Madrida Urbodomo el la malnova sidejo en la Placo de la Vilaĝo al la grandioza Palaco de Komunikaĵoj.

Alberto Ruiz-Gallardón intervjuita dum la Festoj de la Kolombo de 2007.

Post lia reelekto por dua periodo en 2007, lia sekva projekto estis la impulso al la kandidateco de Madrido al la Olimpikoj de 2016, kiun fine akiris Rio-de-Ĵanejro en Brazilo.

Politika sinteno[redakti | redakti fonton]

Li apogis la kandidatecon de Mariano Rajoy kiel prezidanto de la Partio. En 2008 li publike montris intereson prezentiĝi por la Kongreso de Deputitoj, sed trovis malhelpojn ene de sia partio.[1]

Laŭ iuj enketoj, Alberto Ruiz-Gallardón estas unu el la plej bone taksitaj politikistoj de la nacia panoramo. Li ne estas fronte rifuzita de la partianoj de aliaj partioj, kaj foje ricevas malmolajn kritikojn fare de membroj de lia partio pro lia supozata "progresemeco".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]