Erotiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernande (1910–1917) franca poŝtkarto de Jean Agélou.
Pentraĵo de Édouard-Henri Avril.

Erotiko estas estetike fokusita seksa deziro, specife la anticipa sentado de seksa aktivado. La nocio signifas ankaŭ la arton de amoro kaj la per tio priskripitan (erotikan) literaturaĵon.

La erotika priskribo, prezento jam aperis en la antikva epoko en Grekio, Romio, Hindio, sed preskaŭ ĉesis en la mezepoko kaj reaperis en la epoko de Ludoviko la 14-a kaj de 15-a de Francio (naturalismo).

La vorto erotiko (el la greka lingvo ἔρως: érōs) origine priskribis la pasian amon kunigita al la seksa deziro, sentimento personigita en la dio Eroso. Ĝi havas klaran rilaton kun la volupt-amo, kun la sekseco kaj kun la kapabloj pri seksallogeco inter la homoj.

En pluraj modernaj lingvoj, la vorto «erotiko» estas kompleksa kaj povas havi du sencojn, ĉar ĝi estas difinita per du malsamaj konceptoj, kaj distingas du specojn de erotiko:

Unuflanke, la petolado kaj la flirtado, kiu povas esti konsiderata kiel poetika eritikoromantika erotiko, kaj povas esti komprenata kiel respondo al la serĉado de la socia interagado.

Aliflanke, la pornografio, kiu ankaŭ estas nomata seksa erotiko, ĉar ĝi rekte rilatas al la antaŭaĵoj de la amorado, (specife la seksludoj) per kiuj oni intencas ekscitigi la paron kaj lubriki la seksorganojn, kio faciligas la koiton kaj aliajn seksaĵojn.

La plej konataj erotikaj verkistoj estis:

  • en Francio
  • antikve
    • Chariton
    • Ephesosi
    • Xenophon
    • Heliodoros (verkis Aethiopica-n)
    • Longos
    • Achilleus Tatios
    • Eustathios

La plej konata erotika gazeto de la 20-jarcento estis Playboy.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]