Brandenburgische Konzerte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titolpaĝo de Brandenburgaj Koncertoj
Dediĉo de la Brandenburga Konĉerto

La Brandenburgische Konzerte (aŭ brandenburgaj konĉertoj) estas aro da ses konĉertoj de Johann Sebastian Bach (BWV 1046–1051). Ili estas dediĉitaj al margrafo Kristiano Ludoviko de Brandenburg-Schwedt (1677–1734), kiun Bach ekkonis en vintro 1718/1719. En septembro 1721 li sendis al li la partituron kun ampleksa dediĉaĵo.

La titolo Brandenburgische Konzerte estis uzata de Philipp Spitta en lia Bach-biografio ekestinta 1873–1879 kaj nun ĝenerale venkis. La originala titolo de Bach tekstas „Six Concerts Avec plusieurs Instruments“.

La ses konĉertoj surmontras altan stilan kaj strukturan variecon. Per ilia miksaĵo de la plej diversaj historiaj kaj vojmontraj elementoj ili formas tute personan kaj tamen ĝenerale validan esprimmanieron.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Kristiano Ludoviko, margrafo de Brandenburg-Schwedt

Kiam Bach en 1721 sendis sian partituron al la dediĉato, li ne estis novkomponinta la verkojn je ĉi tiu okazo. Male li kompilis la kolekton el jam ekzistaj komponaĵoj, kiuj ne ĉiuj ekestis nur en Köthen, sed parte jam en la vajmara periodo de Bach (1708 ĝis 1717). Tiel la unua kaj tria konĉertoj laŭ nuna kono ekestis en Vajmaro, la aliaj en la unuaj jaroj en Köthen. Ĉi tio estas deduktebla el stilaj komparadoj kun la datigeblaj kantatomovimentoj[1].

Estas supozende, ke Bach povis dediĉi verkojn ekestintajn ĉe la kortego de Köthen al alia princo nur kun permeso de sia dunginto princo Leopold[2]. Tamen ne ekzistas kaŭzo dubi pri ties konsento – eble li iniciatus tion, ĉar li mem nur duonan jaron antaŭe donacis al la princo kristalan lustron[3].

En Köthen Bach komencis kompili siajn komponaĵojn en ampleksaj cikloj, konceptante superajn ordoprincipojn, ekzemple planitajn sinsekvojn de tonaloj aŭ unuopaj movimentoj – la bontemperita klavarinstrumento aŭ la anglaj kaj francaj suitoj estas ekzemploj pri tio. Tia traformado de ciklo tamen ne estas rimarkebla ĉe la brandenburgaj konĉertoj – escepte eble en la strebado, taskigi kiel eble ĉiun kutiman instrumenton per solopasaĝo.

De kvin el la konĉertoj konserviĝis ankaŭ kopioj sendependaj de la dediĉa partituro; neniu el ili tamen entenas plurajn verkojn. Oni rajtas supozi, ke Bach kompilis la kolekton nur por la dediĉa partituro kaj rigardis la unuopajn konĉertojn nek antaŭe nek poste kiel apartenantaj unu kun la alia. Alivorte, la konĉertoj formas nur senligan kolekton sen ĉia provo de plua formado kiel tutaĵo – Bach certe ne ideus prezenti la konĉertojn kune en unu koncerto.

Male la diligenta laboro de Bach kaj per tio la ŝatego, kiun li montris al la konĉertoj, montriĝas en la priverkado de multaj detaloj de la bazaj partituroj – ekzemple la delikata diferencigo de la partioj de violonĉelo, basviolono kaj kontinua baso, kiujn li ofte taskigas per separataj voĉoj. Ankaŭ la zorgema skribmaniero de la partituro ekkonigas klaran engaĝiĝon por la partituro; la taktstrioj preskaŭ senescepte estas skribitaj per liniilo. Bach eble promesus al si per la dediĉo eble la titolon de kortega kapelmajstro kaj la enspezigajn komponmendojn ligatajn per tiu.

Plua historio[redakti | redakti fonton]

Krom la fordonita dediĉoekzemplero Bach kompreneble ankaŭ posedis de la unuopaj konĉertoj komponpartiturojn ne plu konserviĝintajn, kiujn li plurkaze uzis por postaj versioj, ekzemple kiel enkondukaj simfonioj en kantatoj. Ekzistas indicoj pri tio, ke lia filo Carl Philipp Emanuel posedis kopiojn de kelkaj konĉertoj kaj tiel ankaŭ konatigis ĉi tiun muzikon en Berlino.

La dediĉopartituro komence kuŝis ĝis 1850 nemalkovrite en la biblioteko de la margrafo kaj poste en la Reĝa Biblioteko en Berlino. Ĝi ĝenerale konatiĝis nur dum la publikado de la kompleta verkaro de Bach.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

Konĉerto Tonalo BWV Ensemblo
1-a konĉerto F-maĵoro BWV 1046 2 kornoj, 3 hobojoj, fagoto, violoneto, arĉinstrumentoj, kontinua baso
2-a konĉerto F-maĵoro BWV 1047 trumpeto, violono, bekfluto, hobojo, arĉinstrumentoj, kontinua baso
3-a konĉerto G-maĵoro BWV 1048 3 violonoj, 3 vjoloj, 3 violonĉeloj, kontinua baso
4-a konĉerto G-maĵoro BWV 1049 Violine, 2 bekflutoj, arĉinstrumentoj, kontinua baso
5-a konĉerto D-maĵoro BWV 1050 klaviceno, violono, transversa fluto, arĉinstrumentoj, kontinua baso
6-a konĉerto B♭-maĵoro BWV 1051 2 vjoloj, violonĉelo, 2 gambovjoloj, basviolono, kontinua baso

Stilo[redakti | redakti fonton]

La konĉertoj estas altgrade individuaj laŭ instrumentado kaj ĉiuj kompoziciaj detaloj. Tamen rilate la stilon du grupoj estas klare distingeblaj:

  • La unua, tria kaj sesa konĉertoj laŭas la formon de itala uverturo el konĉertmovimento, malrapida meza movimento kaj danco – la unua konĉerto en sia praformo BWV 1071 ja fakte estis uzata kiel tia uverturo. La malrapidaj movimentoj ĉi tie finas pokaze per frigia kadenco (duonfinaĵo en la dominanto). Almenaŭ la unua kaj tria konĉertoj reprezentas klare la pli malnovan formon de grupkonĉerto, en kiu ne soloaj instrumentoj kontraŭstaras orkestron, sed orkestrogrupoj staras unu kontraŭ la alian.
  • La dua, kvara kaj kvina konĉertoj kontraŭstarigas malgrandan grupon de soloaj instrumentoj kontraŭ arĉorkestron kaj reprezentas per tio la pli modernan formon de granda konĉerto; jen la finalaj movimentoj ĉiam estas fugatoj aŭ eĉ plenkonstruitaj fugoj. La dua grupo aperas laŭ stila vidpukto pli moderna; tio tamen ne nepre signifas, ke Bach verkus ĉi tiujn konĉertojn nur post pretigado de la tri aliaj.

Ofte la konĉertoj traktas la instrumentojn ne ĉiam egale – ofte soloa instrumento en alia movimento estas enmetita tute ne aŭ en nura akompana funkcio, kaj en la unua kaj kvara konĉertoj la violono, en la dua unua violono kaj vjolo, en la kvina la klaviceno sin malligas el la grupo de komence egalrangaj soloistoj kaj puŝiĝas en la malfonon. Evidente por Bach jam ne ekzistis bezono de laŭ nuna rigardo "klara" separado de la instrumentaj funkcioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Siegbert Rampe, Dominik Sackmann: Bachs Orchestermusik, Kassel 2000, ISBN 3-7618-1345-7
  2. Christoph Wolff: Johann Sebastian Bach, 2. Auflage 2007. S. Fischer, Frankfurt am Main, ISBN 978-3-596-16739-5
  3. Siegbert Rampe, Dominik Sackmann: Bachs Orchestermusik, Kassel 2000, ISBN 3-7618-1345-7, S. 90

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Schleuning: Johann Sebastian Bach. Die Brandenburgischen Konzerte Bärenreiter; 1. Aufl. (März 2003), ISBN 978-3761814918.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Brandenburgische Konzerte » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 2913359 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)