Engelberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Engelberg (stacidomo).
Engelberg
Blazono de Engelberg
Engelberg
komunumo en Svislando
Kantono Obvaldo
Distrikto En Kantono Obvaldo ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46° 48′ 15″ N 8° 24′ 10″ O / 46.80417 °N, 8.40278 °O / 46.80417; 8.40278 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 15″ N 8° 24′ 10″ O / 46.80417 °N, 8.40278 °O / 46.80417; 8.40278 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3721
Areo 40,75 km²
Alteco 1015 m super marnivelo
Poŝtkodo 6390
Komunumkodo 1402
Mapo de Engelberg
vdr

Engelberg estas komunumo kaj eksklavo de Kantono Obvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 3721 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Engelberg situas ĉe la fino de la valo de Engelberg ĉe la norda flanko de la montmasivo Titlis, kies plej alta pinto havas altecon de 3238 m s.m. Sub la montokulmino fontas la konata Titlis-Glaĉero, kiu estas grava skiregiono kaj el kiu fontas la rivero Engelberger Aa, kiu fluas tra la valo de Engelberg en Buochs al la Kvarkantona Lago.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Engelberg limas en okcidento kaj en nordo al Wolfenschiessen (NW), en nordoriento al Isenthal (UR), en oriento al Attinghausen (UR), en sudoriento al Wassen (UR), en sudo al Gadmen (BE), kaj en sudokcidento al Innertkirchen (BE).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Engelberg estas la fina haltejo de la etŝpura fervojlinio de Lucerno al Engelberg de la kompanio Zentralbahn, filio de Svisaj Federaciaj Fervojoj. Engelberg estas elirpunktoj de pluraj aertelferoj el inter kiuj la plej fama estas tiu sur la kulmino de Titlis.

Engelberg situas ĉe la fino de la kantona ĉefvojo tra la valo de Engelberg, kiu estas la sola vojo veturebla al la komunumo. De sude la komunumo atingeblas nur per piedaj padoj trans Surenen-PasejoJoch-Pasejo ek de la Susten-Pasejvojo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas en distanco de 20 kilometroj norde en Stans.

La vojo al Engelberg, kiu kondukas tra la mallarĝa ravino de Engelberger Aa estas veturebla tutjare nur ek de la jaro 1931. Kaj la veturvojo kaj la fervojvojo estas minacata de avalangoj, teravalangoj kaj inundoj, kaj regule okazis katastrofoj, kiuj blokis la vojon dum pluraj semajnoj kaj tiel tranĉis la komunumon de la cetera mondo. Ekzemple post la inundo de la 23-a de aŭgusto 2005 Engelberg dum 17 semajnoj estis komplete tranĉita de la resto de la mondo kaj atingebla nur ankoraŭ per helikopteroj de la svisa armeo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de Engelberg estas forte konektita kun la historia de la benediktana Princabatejo, kiu estis fondita en la jaro 1120. Ĝia unua dokumenta mencio datiĝas el la jaro 1122 kiel Engilperc. La loĝantoj de la valo vivis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 sub la servuteco de la Princabatejo kaj Monaĥejo Engelberg. En la jaro 1469 la loĝantoj de la valo akiris certajn rajtojn pri kundecido kaj povis elekti sian propran valĉefon. La juro estis fiksita en valjurkunvenoj en la jaroj 1350, 1582, kaj 1603. La princabatejo kaj kun ĝi la hodiaŭa komunumo Engelberg estis ĝis 1815 propra ŝtato, kiu estis asociita membro de la Svisa Ĵurkomunumo ek de plej malfrue 1306. En la jaro 1815 la princabatejo kaj la komunumo Engelberg aliĝis al Kantono Obvaldo kaj fariĝis ties eksklavo.

Engelberg 1895

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj de Kantono Obvaldo

Alpnach - Engelberg - Giswil - Kerns - Lungern - Sachseln - Sarno