Leopoldo Calvo Sotelo
Leopoldo Calvo Sotelo | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1926 en Madrido |
Morto | 3-an de majo 2008 (82-jara) en Pozuelo de Alarcón |
Mortokialo | korhalto |
Tombo | Ribadeo |
Lingvoj | hispana lingvo |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Politeknika Universitato de Madrido |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Leopoldo Calvo Sotelo |
Frat(in)o | Ana María Calvo-Sotelo Bustelo |
Edz(in)o | Pilar Ibáñez-Martín Mellado |
Infanoj | Víctor Calvo-Sotelo • Pedro Calvo-Sotelo Ibáñez-Martín |
Parencoj | José Ibáñez Martín Mercedes Cabrera Rafael del Pino Rafael del Pino Calvo-Sotelo Eva Piera |
Okupo | |
Okupo | politikisto • inĝeniero |
Leopoldo Calvo-Sotelo y Bustelo (naskiĝis la 14-an de aprilo 1926 en Madrido, mortis la 3-an de majo 2008 en Pozuelo de Alarcón, Madrido) estis hispana politikisto kaj Prezidanto de la Registaro de de Hispanio el februaro de 1981 al decembro de 1982. Kvankam li ne estis aristokrato dekomence, li ricevis titolon de Markizo kaj "Grande de España" inter aliaj.
Li devenis el familio de politikistoj, universitatano, doktoro, estrarano de diversaj entreprenoj, membro de la Parlamento de la reĝimo de Francisco Franco kaj ties ministro dum la 1970-aj jaroj je la fina epoko de la reĝimo, li iĝis grava membro de la partio UCD kiu iĝis unua pova partio dum kaj post la disfalo de la diktatoreca reĝimo. Kiam la Parlamento estis voĉdonanta la anstataŭon de la ĝistiama prezidento nome Adolfo Suárez por enirigi la prezidentecon de Calvo-Sotelo, okazis malsukcesa puĉo kiu intencis inversigi la transiron al demokratio kio estas konata kiel 23-F ĉar okazis la 23an de februaro de 1981. En 1982 li perdis la ĝeneralan balotadon kaj komencis la registado de la ĝistiama opozicianta partio PSOE.