André Brahic
André Brahic | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
André Brahic | |||||
Naskonomo | André Fernand Brahic | ||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1942 en 12-a arondismento de Parizo | ||||
Morto | 15-an de majo 2016 (73-jaraĝa) en 13-a arondismento de Parizo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kancero vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Lycée Voltaire Scienca Fakultato de Parizo - Doktoro Universitato Parizo-Diderot vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astrofizikisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Planedoscienco vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Michel Hénon vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
André BRAHIC ([ãdrE braIK] ; naskiĝis en 1942 en Parizo, mortis la 15-an de majo 2016 en Parizo) estis franca astronomo, fizikisto kaj astrofizikisto. Li esti konata kiel malkovrinto de la ringoj de Neptuno.
Li laboras en la komisariato pri la atoma energio, estas profesoro en la Universitato Parizo 7 de 1978, kaj direktoro de la laboratorio "Gamma-gravitation" dependanta de la UFR pri fiziko. Li, notinde, laboris kun Évry Schatzman kaj Michel Hénon pri la supernovaoj, la teorio de kaoso, la dinamiko de la galaksioj, la planedaj ringoj kaj la formiĝo de la sunsistemo, pri kio li estas unu el plej granda nuna fakulo.
Li estas ankaŭ fakulo pri esploro de la sunsistemo per kosmosondiloj. Li interesiĝis pri la ringoj de la gigantaj planedoj kaj malvolvis unu el la ĉefaj modeloj de la ringoj de Saturno.
En 1984, kun William Hubbard kaj aliaj, li malkovris la ringojn kaj arkojn de ringoj de Neptuno, kvin jaroj antaŭ ties konfirmo per fotadoj fare de la kosmosondilo Voyager 2.
De 1991, André Brahic aniĝas en la teamon de bildigo de la kosmosondilo Cassini, kiu alvenis apud Saturnon la 1-an de julio 2004. La misio, kiu devis daŭri kvar jarojn estis plidaŭrigita ĝis 2019, kaj André Brahic devas resti ano de la Cassini-a teamo ĝis 2021.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]Li ricevis en 2001 la Karl Sagan Medalon[1] por publika komprenigo pri sciencoj, kaj en 2006 la Premion Jean Perrin[2] por scienca popularigo de la Franca societo de fiziko.
La asteroido 3488 Brahic ricevis lian nomon[3].
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Les comètes,(La kometoj) 1993, (ISBN 2-1304-4526-8)[4]
- Enfants du Soleil, (Idoj de Suno) 1999, (ISBN 2-7381-0590-4)[5]
- Planètes & Satellites : Cinq leçons d'astronomie (planedoj kaj satelitoj : Kvin lecionoj pri astronomio), 2001, (ISBN 2-7117-5287-9)[6]
- Lumières d'étoiles. Les couleurs de l'invisible (Stellumoj. La koloroj de la nevidebla) kun Isabelle Grenier, 2008, (ISBN 2-7381-1343-6)[7]
- Conversations dans l'univers (Kuparolado en la kosmo) kun Pierre Debray-Ritz[8]
Noto kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Carl Sagan Medalo por plejboneco en publikigo de Planeda Scienco (angle)
- ↑ Premio Jean Perrin por la popularigo de la scienco Arkivigite je 2008-11-17 per la retarkivo Wayback Machine(france)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser 3488 Brahic (1980 PM) (angle)
- ↑ Les comètes (PUF) Arkivigite je 2017-07-14 per la retarkivo Wayback Machine(france)
- ↑ Enfants du Soleil, histoire de nos origines (Odile Jacob) (france)
- ↑ Planètes & Satellites : Cinq leçons d'astronomie (Vuibert) Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine (france)
- ↑ Lumières d'étoiles. Les couleurs de l'invisible (Odile Jacob) (france)
- ↑ Conversations dans l'univers (Albin Michel) (france)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Video-prelegoj (franclingvaj)
- Freŝaj malkovroj en astrofiziko (julio 2001)[rompita ligilo] "Université de tous les savoirs"
- Kariero de scienca esploristo, 6-a de februaro 2002 Arkivigite je 2008-06-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Lastaj novaĵoj de nia juna universo, aprilo 2008 Arkivigite je 2010-01-18 per la retarkivo Wayback Machine "Université de tous les savoirs"
- intervjuo de André Brahic sur "Ciel & Espace radio" Arkivigite je 2011-06-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Kosma esplorado: kia benefico por ni Arkivigite je 2011-11-14 per la retarkivo Wayback Machine