André Brahic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
André Brahic
André Brahic, dum kunveno en la Universitato Parizo 7, 2009 okaze de la tutmonda jaro de la astronomio.
André Brahic, dum kunveno en la Universitato Parizo 7, 2009 okaze de la tutmonda jaro de la astronomio.
Persona informo
NomoAndré Brahic
Dato de naskiĝo1942
Loko de naskiĝoParizo
Dato de morto15-a de majo 2016 [#]
Loko de mortoParizo [#]
Okupojastronomo, fizikisto kaj astrofizikisto
Aĝo77
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

André Brahic ([ãdrE braIK] ; naskiĝis en 1942, en Parizo, mortis la 15-an de majo 2016, en Parizo) estis franca astronomo, fizikisto kaj astrofizikisto. Li esti konata kiel malkovrinto de la ringoj de Neptuno.

Li laboras en la komisariato pri la atoma energio, estas profesoro en la Universitato Parizo 7 de 1978, kaj direktoro de la laboratorio "Gamma-gravitation" dependanta de la UFR pri fiziko. Li, notinde, laboris kun Évry Schatzman kaj Michel Hénon pri la supernovaoj, la teorio de kaoso, la dinamiko de la galaksioj, la planedaj ringoj kaj la formiĝo de la sunsistemo, pri kio li estas unu el plej granda nuna fakulo.

Li estas ankaŭ fakulo pri esploro de la sunsistemo per kosmosondiloj. Li intersesiĝis pri la ringoj de la gigantaj planedoj kaj malvolvis unu el la ĉefaj modeloj de la ringoj de Saturno.

En 1984, kun William Hubbard kaj aliaj, li malkovris la ringojn kaj arkojn de ringoj de Neptuno, kvin jaroj antaŭ ties konfirmo per fotadoj fare de la kosmosondilo Voyager 2.

De 1991, André Brahic aniĝas en la teamon de bildigo de la kosmosondilo Cassini, kiu alvenis apud Saturnon la 1-an de julio 2004. La misio, kiu devis daŭri kvar jarojn estis plidaŭrigita ĝis 2019, kaj André Brahic devas resti ano de la Cassini-a teamo ĝis 2021.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Li ricevis en 2001 la Karl Sagan Medalon[1] por publika komprenigo pri sciencoj, kaj en 2006 la Premion Jean Perrin[2] por scienca popularigo de la Franca societo de fiziko.

La asteroido 3488 Brahic ricevis lian nomon[3].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carl Sagan Medalo por plejboneco en publikigo de Planeda Scienco (angle)
  2. Premio Jean Perrin por la popularigo de la scienco(france)
  3. JPL Small-Body Database Browser 3488 Brahic (1980 PM) (angle)
  4. Les comètes (PUF)(france)
  5. Enfants du Soleil, histoire de nos origines (Odile Jacob) (france)
  6. Planètes & Satellites : Cinq leçons d'astronomie (Vuibert) (france)
  7. Lumières d'étoiles. Les couleurs de l'invisible (Odile Jacob) (france)
  8. Conversations dans l'univers (Albin Michel) (france)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Video-prelegoj (franclingvaj)