Pietro Aretino
Pietro Aretino | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Pietro Aretino | ||
Naskiĝo | 31-an de marto 1492 en Areco | |
Morto | 21-an de oktobro 1556 (64-jaraĝa) en Venecio | |
Mortis per | Death from laughter (en) vd | |
Tombo | Venecio vd | |
Etno | Italoj vd | |
Lingvoj | itala vd | |
Ŝtataneco | Venecia respubliko vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto ĵurnalisto dramaturgo arthistoriisto vd | |
Laborkampo | Satirical literature (en) , dramo kaj liriko vd | |
Aktiva en | Italio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Pietro ARETINO (naskiĝis la 20-an de aprilo 1492 en Arezzo, Italio; mortis la 21-an de oktobro 1556) estis itala verkisto kaj dramoverkisto.
Pietro Aretino naskigis en 1492 en Arezzo (lia kromnomo signifas "el Arezzo"). Proskrita de sia naskiĝurbo, Aretino trapasas dekon da jaroj en Perugia kaj poste iras en Romon, kie la riĉa bankisto Agostino Chigi, mecenato ankaŭ de Rafaelo, lin subtenas. Aretino fifamiĝas en Romo pro mordaj teatraĵoj kaj pro siaj Amoraj Sonetoj (Sonetti lussuriosi), krudvortaj poemoj, kiuj servis kiel teksta dekoraĵo al 16 pornografiaj bildoj de Giulio Romano. Tiun mispaŝon ne pardonis papo Leo la 10-a, kiu ĉesis subteni Aretinon.
Post malsukcesa atenco kontraŭ sia vivo, Aretino translokiĝas en Mantovon kaj finfine en Venecion (la plej kontraŭpapa el la italaj urboj) en 1527, kie li restas ĝis sia morto en 1556.
Aretino verkis kvin komediojn (interaliaj: La cortigiana kaj La talenta) kaj la tragedion "La Horacanoj" (1546). En sekureco en Venecio, li publikigis siajn leterojn, tiel premante ĉiujn italajn famulojn. La franca reĝo Francisko la 1-a kaj la Imperiestro Karolo la 5-a ambaŭ subtenis Aretinon samtempe, esperante per tiu amikeco damaĝi siajn konkurantojn. Je la fino de sia vivo, Aretino ankaŭ publikigis diversajn religiajn verkojn (itala traduko de la Psalmoj de Davido, tri librojn pri "la homeco de Jesuo Kristo", kaj unu verko pri la Pasiono de Kristo).
Aretino estis persona amiko de Titiano, kiu faris lian portreton almenaŭ tri foje.
La papo Paŭlo la 4-a inskribis la verkojn de la Aretino en la Indekso de malpermesitaj libroj.