Kinga Choszcz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kinga Choszcz
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1973 (1973-04-10)
en Pollando
Morto 9-an de junio 2006 (2006-06-09) (33-jaraĝa)
en Akrao
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malario vd
Tombo Garnizonowy Cemetery in Gdańsk vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kinga CHOSZCZ (naskiĝis la 10-an de aprilo 1973, mortis la 9-an de junio 2006, Akrao) – pola vojaĝistino, aŭtorino de vojrakonta libro La sorto nin gvidis kaj Mia Afriko.

Oktobre 1998 Kinga Choszcz kaj Radosław Siuda (pseŭdonomo "Chopin") ekveturis per petveturado en komuna vojaĝo ĉirkaŭ la mondon. Al la hejmo ili revenis post kvin jaroj. Pro sia vojaĝo Petveture en la mondon ili ricevis en 2004 la plej prestiĝan vojrakontan premion en Pollando (Nagroda Kolosy) en kategorio vojaĝoj. Kinga, dediĉinte sin al la hobio, daŭrigis solece vojaĝadon tra Afriko. Ŝi savis de morto hundon Kani. Ŝia plej lasta kaj eble la plej inspira akto estis elaĉeto de sklava laboro dekkelkjaran knabinon kaj ties forsendo al lernejo en ŝia familia vilaĝo en Ganao. Tie la loĝantoj petis Kinga, ke ŝi donu al la knabino novan nomon. Ŝi elektis Malaika, alivorte Anĝelo.

La 9-an de junio 2006 ŝi mortis en Akrao (Ganao) je cerba malario. Ŝiaj cindroj oni ĵetis al la oceano, kaj la parto revenis kun "Chopin" al Pollando kaj estis enterigita en Gdańsk sur Garnizona Tombejo.

Malaika loĝis en Pollndo, zorgis pri ŝi Krystyna Choszcz, la patrino de Kinga, fondintino de la fondaĵo Freespirit, kiu helpis alvenigi ŝin al Pollando. En 2008 Malaika estis forsendita de polaj prizorgantoj al Ganao, kio igas diskutojn. La fondaĵo Freespirit havas adeptojn kaj kontraŭulojn (asertantajn, ke Malaika ne ricevis fakan helpon flanke de psikologo, terapeŭto ktp).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]