Kazimierz Flatau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazimierz Flatau
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1910 (1910-07-11)
en Varsovio
Morto 25-an de julio 2000 (2000-07-25) (90-jaraĝa)
en Poznano
Tombo Miłostowo Cemetery vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo lingvisto • muzikinstruisto • poeto • astrologo • klavicenisto • tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kazimierz Flatau (naskiĝis la 11-an de julio 1910 en Varsovio, mortis la 25-an de julio 2000 en Poznań) – pola klavicenisto, instruisto en Ŝtata Supera Lernejo Muzika, muzika kritikisto, lekciisto de fiziko en Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań, tradukisto kaj astrologo.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Lia patro Julian Flatau estis profesoro pri kemio. Li finis en Poznań Liceon je la nomo de Karol Marcinkowski kaj poste Matematikan-Natursciencan Fakultaton kun kemia specialiĝo. Paralele al lerneja edukado frekventis Muzikan Konservatorion en Poznań. En 1931 veturis al Francio, kie studis en L'Ecole de Musique Ancienne en Saint-Leu-la-Forêt ĉe Wanda Landowska.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Li estis perfekta klavicenisto kaj muzikologo, fakulo pri la baroka muziko. En 1948 establis klason de klaviceno en Ŝtata Supera Lernejo Muzika en Poznań (PWSM). Poste ĝin transprenis Zofia Brenczówna. En la jaroj 1946-1950 partoprenis en kelkdeko da disaŭdigoj tutpollandaj vive dissendataj de Pola Radio. Muzikludis kun profesoro Jan Rakowski (aldviolono), kaj kiel solisto plenumis per klaviceno verkojn de Johann Sebastian Bach kaj de aliaj komponistoj de tiu epoko. Reprezentis la poznanan PWSM en ĵurio de la 1-a kaj 2-a Internaciaj Konkursoj de la Antikva Muziko en Lodzo en 1961 kaj 1964.

Tradukisto[redakti | redakti fonton]

Li laboris por polaj sciencaj revuoj (por Acta Physica Polonica tradukis pli ol mil laboraĵojn ekde 1965) kaj eksterlandaj. Estis tradukisto dum prelegoj kaj diskutoj, tradukis monografiojn, kantojn, lernolibrojn pri muziko. Partoprenis dum kunsidoj de ĵurioj de la konkursoj je la nomo de Henryk Wieniawski (1952 kaj 1957) kaj en Internacia Piana Konkurso Fryderyk Chopin (1955), tradukis dum la monda kongreso de intelektularo en Wrocław aŭguste 1948.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kazimierz Flatau apartenis al establita en la 60-aj jaroj literatura grupo "Złota Mozaika" (Ora Mozaiko). En la jaroj 1946-1947 estis muzika kritikisto kaj raportanto en la muzika semajnrevuo "Zryw" (Eko). En la jaroj 1948-1949 verkis al revuo "Echo Teatralne i Muzyczne" (Teatra kaj muzika eĥo).

[redakti | redakti fonton]

En la 30-aj jaroj ekinteresiĝis pri astrologio. Estis unu el fondintoj de la Asocio de Astrologoj en Poznań, kiu fondiĝis en 1978 kun la sidejo en Baranów apud Poznań. En la 80-aj jaroj apartenis al redakta komitato de la eldonejo Problemy Astrologii (Problemoj de Astrologio), kien verkis plurajn artikolojn, i.a.: Provo de figuriga teorio de horoskopo, Recenzo pri la libro de André Barbault: De psikoanalizo ĝis astrologio, Komentario al astrologia notaĵo de Koperniko, verkita surbaze de Ptolemeo.