Tadeusz Styczeń
Aspekto
Tadeusz Styczeń | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1931 en Wołowice |
Morto | 14-an de oktobro 2010 (78-jaraĝa) en Trzebnica |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a” |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto katolika sacerdoto |
Tadeusz STYCZEŃ, SDS (naskiĝis la 21-an de decembro 1931 en Wołowice apud Krakovo, mortis la 14-an de oktobro 2010 en Trzebnica) estis pola katolika kleriko, membro de la ordeno Societas Divini Salvatoris – SDS, etikisto, profesoro de Katolika Universitato de Lublin, disĉiplo kaj proksima amiko de Johano Paŭlo la 2-a.
Distingoj
[redakti | redakti fonton]- La 29-an de januaro 1994 - honora doktoreco de la Universitato de Navaro
- La 11-an de novembro 2006 estis distingita de la prezidento de Pola Respubliko Lech Kaczyński per la Ordeno de Polonia Restituta. Pli frue la saman iniciaton entreprenis prezidento Aleksander Kwaśniewski, sed la pastro Styczeń malakceptis ricevi la ordenon pro abortaj konvinkoj de la prezidento.
- La 13-an de januaro 2007 - medalo "Pro meritoj por la Katolika Universitato de Lublin"
- La 6-an de decembro 2007 - honora doktoreco de la Papa Instituto al Johano Paŭlo la 2-a de la Studoj pri Geedzeco kaj Familio ĉe la Pontifika Laterana Universitato en Romo
- La 14-an de majo 2008 honorigita de la Aŭstria Honora Kruco de la Unua Klaso
Li estis amikiĝinta kun Johano Paŭlo la 2-a, estis lia ofta gasto en Vatikanurbo. Ĉeestis ankaŭ dum la morto de la papo aprile 2005. Kelke da tagoj poste celebris la jubileon de 50-jariĝo de la ordino. Ankaŭ estis konsultisto de la Papa Konsilio de la Familio kaj la membro de la Papa Akademio por la Vivo.