Thandiwe Newton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thandie Newton
Thandie Newton dum International Film Festival en Toronto (2007)
Thandie Newton dum International Film Festival en Toronto (2007)
Persona informo
Thandiwe Newton
Naskonomo Melanie Thandiwe Newton
Naskiĝo 6-an de novembro 1972 (1972-11-06) (51-jaraĝa)
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Londono, Unuiĝinta Reĝlando
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Kolegio Downing • Universitato de Kembriĝo • Humphry Davy School vd
Familio
Edz(in)o Ol Parker vd
Amkunulo John Duigan vd
Infanoj Nico Parker vd
Profesio
Okupo filmaktoro vd
Aktiva dum 1991 ĝis nun
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thandiwe Newton (naskiĝis la  6-an de novembro 1972(nun 1972-11-06) en Londono kiel Thandiwe Newton) estas brita aktorino, uzis dum aktorado la nomon Thandie Newton, de 1991 ĝis 2021.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Thandie Newton naskiĝis kiel infano de zimbabva patrino (princino de ŝonaoj) kaj brita patro. Pro politika maltrankvileco, ŝi elmigris kun sia familio kaj translokiĝis al Cornwall, Anglio.

Pli poste ŝi vizitis la London’s Art Education School kaj volis iĝis profesia dancistino, sed ŝia dorsa vundiĝo malhelpis tion. Ŝi tiel turnis sin al aktorado kaj dum tio ŝi konatiĝis kun reĝisoro John Duigan kaj ludis en ties filmo Flirting en 1991.

Ŝi studis kaj diplomiĝis en Kembriĝo pri antropologio. En la 1990-aj jaroj, six ludis nur etajn rolojn. Ŝia trarompo en Halivudo okazis en 1998 per Beloved.

Ŝi estis en 2000 virina kontraŭulo de Tom Cruise en Mission: Impossible 2. Pro ŝia ludo en Crash, ŝi ricevis en 2006 British Academy Film Award (plej bona epizodistino), Empire Awards (plej bona aktorino), London Critics Circle Film Awards (plej bona brita epizodistino), Black Reel Awards (plej bona aktora ensemblo), Screen Actors Guild Awards (plej bona aktora ensemblo) kaj pliajn nomumojn.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi altas 1,60 m, geedziĝis en 1998 kun scenlibra verkisto Ol Parker kaj havas du filinojn.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Newton dum British Academy Film Awards 2007 en London (2007)
Jaro Titolo Rolo
1991 Flirting Thandiwe Adjewa
1993 The Young Americans Rachael Stevens
1994 Loaded Zita
1994 Interview with the Vampire Yvette
1995 Jefferson in Paris Sally Hemings
1995 The Journey of August King Annalees
1996 The Leading Man Hilary Rule
1997 Gridlock'd Barbara "Cookie" Cook
1998 Besieged Shandurai
1998 Beloved Beloved
2000 Mission: Impossible 2 Nyah Nordoff-Hall
2000 It Was an Accident Noreen Hurlock
2002 The Truth About Charlie Regina Lambert
2003 Shade Tiffany
2004 The Chronicles of Riddick Dame Vaako
2004 Crash Christine Thayer
2006 The Interrogation of Leo and Lisa The Mona Lisa
2006 The Pursuit of Happyness Linda
2007 Norbit Kate Thomas
2007 Run Fatboy Run Libby
2008 RocknRolla Stella
2008 How to Lose Friends & Alienate People Sin mem
2008 W. Condoleezza Rice
2009 2012 Laura Wilson
2010 Huge Kris
2010 Vanishing on 7th Street Rosemary
2010 For Colored Girls Tangie
2011 Retreat Kate
2012 Good Deeds Lindsey Wakefield
2013 Half of a Yellow Sun Olanna
2018 Gringo Bonnie Soyinka
2018 Solo: A Star Wars Story Val
2018 The Death and Life of John F. Donovan Audrey Newhouse
- Reminiscence

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]