Czesław Niemen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Czesław Niemen
Persona informo
Naskonomo Czesław Juliusz Wydrzycki
Naskiĝo 16-an de februaro 1939 (1939-02-16)
en Staryja Vasiliški
Morto 17-an de januaro 2004 (2004-01-17) (64-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo kancero
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Familio
Edz(in)o Małgorzata Niemen
Infanoj Natalia Niemen • Eleonora Niemen
Okupo
Okupo komponistokantaŭtorokantisto • diskografa artisto • plurinstrumentisto
TTT
Retejo http://www.polishmusic.ca/skok/cds/polskie/grupy/n/niemen/niemen2.html
vdr
Monumento al Czesław Niemen en Kielce

Czesław Juliusz Niemen-Wydrzycki (naskiĝis la 16-an de februaro 1939 en Stare Wasiliszki apud Lida, nun Belorusio, mortis la 17-an de januaro 2004 en Varsovio) estis pola kantisto, komponisto, instrumentisto kaj aŭtoro de kantotekstoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Czesław Niemen naskiĝis kiel Czesław Juliusz Wydrzycki en Stare Wasiliszki apartenanta tiam al Pollando Grodna regiono. Liaj gepatroj estis Antoni Wydrzycki (1896–1960), profesie mekanikisto, i.a. agordisto de fortepianoj kaj Anna Markiewicz (1897–1986). Li havis fratinon Jadwiga (n. 1926). Li jam kantis en lernejo kaj en eklezia koruso. En la jaroj 1953–54 frekventis muzikan lernejon en Grodno.

En 1958 estis deportita al antaŭmilita Pollando kadre de la dua amasa deportado de poloj el Polaj Orient-Landlimaj Regionoj. La familio Wydrzycki ekloĝis en Świebodzin, Białogard kaj Kołobrzeg, kaj Ĉeslao ektroviĝis en Gdańsk, kie komencis lerni en muzika mezlernejo. Li lernis ludi fagoton samtempe ludante en studentaj teatroj, kabaredoj kaj en la klubejo Żak en Gdańsk, kantante hispane kaj pole latinamerikajn kantojn kun akompano de gitaro. Du kantoj aperis poste sur lia unua disko. En 1958 edziĝis al flegistino Maria Klauzunik, kiu naskis filinon Maria (n. 1960). Ili loĝis en Sopot. En 1971 disiĝis.

En 1962 gajnis grandan sukceson en la Festivalo de Junaj Talentoj en Szczecin kaj rondveturis tra la lando kun ensemblo Czerwono-Czarni (Ruĝaj-Blankaj).

La nomon Niemen akceptis de la rivero Nemuno, fluanta proksime al lia naskiĝloko.

De la 18-a ĝis la 20-a de januaro 1964 Czesław Niemen kun grupo Niebiesko-Czarni (Bluaj-Nigraj) ludis antaŭ koncertoj de Marlene Dietrich en la Kongresa Salono de Varsovio. En la unua parto de la koncerto Marlene Dietrich ekaŭdis lian verkaĵon "Czy mnie jeszcze pamiętasz" (Ĉu vi min ankoraŭ memoras?), kiun novembre 1964 r. surbendigis kun la propra teksto "Mutter, hast du mir vergeben".

Partoprenanto de internaciaj festivaloj[redakti | redakti fonton]

Memorigo de la artisto[redakti | redakti fonton]

En 2010 Jan Edward Czachor verkis libron Czesław Niemen w Świebodzinie, eldonita en 800 ekzempleroj.

Czesław Niemen iĝis patrono de kelkaj polaj stratoj kaj placoj:

  • Bielsko-Biała: 49°48′46.59″N 19°00′42.63″E /
  • Bochnia: 49°58′32.22″N 20°26′17.19″E /
  • Częstochowa: 50°50′03″N 19°07′40″E /
  • Gdańsk: 54°21′07.43″N 18°38′37.52″E /
  • Kraków: 50°02′43″N 19°49′32″E /
  • Rzeszów: 50°02′19″N 21°58′07″E /
  • Serock: 52°29′51.46″N 21°03′49.76″E /
  • Sopot: 54°26′31″N 18°33′24.3″E /
  • Stalowa Wola: 50°35′40″N 22°02′02″E /

Bibliografio[redakti | redakti fonton]