Arta Universitato Folkwang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arta Universitato Folkwang
universitato • teatra lernejo • publika universitatomuzika altlernejo • arta lernejo
Informoj
fondodato 1927
speco ŝtata
jara budĝeto 23 milionoj da Eŭroj (stato marto 2009)
Situo
Geografia situo 51° 23′ 15″ N, 7° 0′ 16″ O (mapo)51.38757.00444Koordinatoj: 51° 23′ 15″ N, 7° 0′ 16″ O (mapo)
lando Germanio
urbo Essen (ĉefkonstruaĵo Monaĥejo Werden), Bochum, Dortmund, Duisburg kaj Wuppertal, ĉiuj en Nordrejn-Vestfalio (Germanio)
Estraro
gvidanto Kurt Mehnert (rektoro)
Nombroj
nombro de studentoj 1 421 (stato marto 2011)
nombro de kunlaborantoj 394 instruantoj (stato marto 2011)
el tio profesoroj 100 (stato marto 2011)
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Konferenco de Altlernejaj Rektoroj
• Rektorenkonferenz der deutschen Musikhochschulen
• Franca-Germana Altlernejo vd
Arta Universitato Folkwang (Nordrejn-Vestfalio)
Arta Universitato Folkwang (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Arta Universitato Folkwang
Arta Universitato Folkwang
Arta Universitato Folkwang (Germanio)
Arta Universitato Folkwang (Germanio)
DEC
Arta Universitato Folkwang
Arta Universitato Folkwang
Map
Arta Universitato Folkwang
vdr

La Arta Universitato Folkwang - germane Folkwang Universität der Künste, en tutekzakta traduko "universitato de la artoj", antaŭ la 1-a de januaro 2010 Altlernejo Folkwang respektive germane Folkwang Hochschule - estas muzika kaj arta altlernejo en la okcidentgermana industria Ruhr-Regiono. Fakoj instruataj estas muziko, teatro, danco, dezajno kaj scienco. La ĉefa universitata konstruaĵo situas en la eksa Monaĥejo Werden en la urboparto Werden de la urbego Essen. Pliaj universitataj konstruaĵoj situas en la urboj Bochum, Dortmund, Duisburg kaj Wuppertal.

Fondiĝo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

La uzon de la nomo Folkwang, prenita el la nordĝermana mitologio, instigis la arta kolektanto Karl Ernst Osthaus (1874–1921): Fólkvangr (="kampo de la popolo") estis la la nomo de unu el pluraj diaj palacoj en la mitologia loko Ásgarðr. En 1927 la opera direktoro Rudolf Schulz-Dornburg (1891-1949), la scenejisto Hein Heckroth kaj la ĥoreografo Kurt Jooss fondis fakan lernejon nomatan Folkwangschule für Musik, Tanz und Sprechen ("Folkwang-lernejo pri muziko, danco kaj parolo"). Ideo estis eduki estontajn artistojn sen interfakaj limoj, tiel ke ĉiuj faku pri muziko kaj klasika kaj moderna, dancado kaj ĥoreografio, teatra aktorado kaj reĝisorado, scenejado kaj kostumado.

En kunlabora gvidado de Rudolf von Laban kaj Kurt Jooss, la faka lernejo ekde la jaro 1929 iĝas la gvida germania edukejo pri danco. En 1963 la Folkwang-lernejo ricevas la statuson de altlernejo.

La nuna arta universitato komence de la 21-a jarcento ricevas du novajn konstruejajn lokojn: en 1972 la ĝistiama konservatorio de la urbo Duisburg intertempe kunligiĝas kun la Folkwang-altlernejo al tegmenta institucio nomata "Staatliche Hochschule für Musik Ruhr" ("ŝtata altlernejo pri muziko Ruhr"), en 2002 la konstruaĵoj en Duisburg iĝas loko de la arta universitato Folkwang. Ekde la jaro 2000 ekzistas la studfako teatrado en Bochum (la eksa "Westfälische Schauspielschule", do "vestfalia lernejo pri aktorado"). La konstruaĵoj en Bochum nun trakonstruiĝas al "teatra centro Folkwang" aŭ germane "Folkwang Theaterzentrum". Ekde la jaro 2004 la universitato ankaŭ partoprenas en la nova "orkestra centro Nordrejn-Vestfalio" aŭ germane "Orchesterzentrum|NRW" (la vertikala streko apartenas al la nomo) en Dortmund, komuna instuticio de la kvar muzikaj altlernejoj de Nordrejn-Vestfalio. En oktobro 2007 la fako dezajno, en la 1970-aj jaroj translokigita de la Folkwang-altlernejo al la universitato Duisburg-Essen, estis reintegritia en la Folkwang-altlernejojn. Kaj kiel jam menciite, en januaro 2010 la altlernejo ricevis la novan Folkwang Universität der Künste.

la konstruaĵo "blanka muelejo" en Essen-Werden, edukejo de la studfako muzikalo

En la loko Essen-Werden edukiĝas en la klasikaj muzikaj disciplinoj: krom edukado en diversaj muzikiloj, instruiĝas kantado kaj muzikteatro, danco kun aparta "danca studio Folkwang", fako nomata "korpa teatro" aŭ angle physical theatre, aktorado kaj teatra reĝisorado, dirigado, komponado, lerneja instruado en fako muziko, muzika pedagorio, muzikoscienco, muzikalo, ĵazo, instituo pri gregoria ĉantado, mezepoka muziko kaj fine instituto pri komputila muziko kaj elektronikaj komunikiloj (germane Institut für Computermusik kaj Elektronische Medien ICEM). Aparte la edukado pri piano-muzikado kaj pri komponado havas bonegan renomon. Ekde la jaro 1971 la fako elektronika muziko estas integra ero de la eduko de komponistoj en la tiama altlernejo kaj nuna universitato. Per la fondo de la instituto pri komputila muziko kaj elektronikaj komunikiloj (germane Institut für Computermusik kaj Elektronische Medien ICEM) en 1990 kiel centra instituto videbliĝas kiom altan signifon la institucio atribuas al la uzo de nuntempaj komunikiloj en muziko. Ekde la jaro 2008 ĝi kiel sola arta altlernejo de Germanio ofertas kvinbranĉan studfakon pri komponado, kiu integregas la subfakojn instrumenta komponado, elektronika komponado, komponado kaj videbligo, ĵaza komponado, kaj popmuzika komponado plus produktado.

Pliaj studfakoj estas laŭ la unuopaj universitataj lokoj: Essen-Zollverein: fotografio, industria dezajno, komunika dezajno, arta kaj dezajna scienco; Duisburg: mezepoka muziko, ĉambra muziko, piano; Theaterzentrum Bochum: aktorado; Orchesterzentrum|NRW Dortmund: orkestra muzikado, dirigado.

Ankaŭ la eduko pri sceneja danco en la nuna universitato havas altan renomon. Post la reveno de Kurt Jooss el ekziliĝo en 1949, kaj lia plua instruado ĝis la jaro 1968, kaj post la docentaj aktivadoj de Pina Bausch - de 1969 ĝis 1973 kaj de 1983 ĝis 1989 - la studantoj trejniĝas en la nun arte gvidaj metodoj de intuicia kaj analiza kompreno pri dancado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]