Romas Kalanta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romas Kalanta
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1953 (1953-02-22)
en Alytus
Morto 15-an de majo 1972 (1972-05-15) (19-jaraĝa)
en Kaŭno
Mortokialo sinbruligo
Tombo Kaŭno
Lingvoj litova
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo disidento
vdr

Romas KALANTA (naskiĝis la 22-an de februaro 1953 en Alytus, mortis la 14-an de majo 1972 en Kaŭno) estas nacia heroo de Litovio. Proteste kontraŭ la okupado de sia lando fare de Sovetunio publike sinbruliĝis antaŭ la Urba Teatro en Kaŭno.

Ĝis hodiaŭ oni ne scias, kiu iniciatis kaj organizis la proteston. Verŝajne grupo de studentoj lotumis tiun, kiu sinbruliĝos. La protesto, rapide laŭtigita Okcidente, kaŭzis malpacon en Kaŭno kaj emociigis sociojn de baltaj landoj. La 18-an kaj 19-an de majo 1972, dum enteriga ceremonio, ekscitita homamaso iris la urbocentron. Sangaj bataletoj kun milico komenciĝis. Oni arestis pli ol 500 personojn. La regopovoj devis kaŝe plenumi la ceremonion. Kalanta ne hazarde elektis lokon de sinbruliĝo – antaŭ la Muzika Teatro, kie en 1940 komunistoj proklamis aliĝon de Litovio al Sovetunio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]