Roman Ŝirokov aŭ plennome Roman Nikolajeviĉ Ŝirokov - cirileРоман Николаевич Широков, angle latinliterigata Shirokov - estas rusiafutbalisto. Li naskiĝis la 6-an de julio1981(nun 1981-07-06) en Dedovsk, Moskva provinco, do nun estas 43-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Zenit Sankt-Peterburgo - antaŭe li interalie estis profesia futbalisto de kluboj en la urboj Moskvo, Kazanj, kaj en la moskva provinco ĉirkaŭ la nacia ĉefurbo la urboj Vidnoje, Istra kaj Ĥimki, antaŭ ol ekaktivi en Sankt-Peterburgo. Krome Roman Ŝirokov ekde la jaro 2008 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, post antaŭa partopreno ankaŭ en la ĉampionado de 2008.