Makario la Granda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Makario la Granda
monaĥo kaj sacerdoto kaj abato
Persona informo
Naskiĝo 300
en Egiptio
Morto 390
en Sketo, Egiptio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo orientkristanisma monaĥo vd
Sanktulo
Honorata en Katolika kaj Ortodoksa Eklezioj
Ĉefsanktejo Sketo, Egiptio
Festotago 19-a de januaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Makario la Granda (300- Sketo 390) estis monaĥo kaj egipta abato; estas honorata kiel sanktulo ĉe la Katolika Eklezio kaj ĉe tiuj Ortodoksaj. Makario la Granda estis abato de Sketo (Egiptio). Post deĵorado kiel kamelisto, okupiĝinta en la transporto de Kalia nitrato, li retiriĝis en 329 marĝene de la egipta vilaĝo.

Alia Makario, same monaĥo kaj samtempulo kaj foje honorita kiel sanktulo, facile konfuzeblas kun Makario la Granda, estas Makario el Aleksandrio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Disĉiplo de Sankta Antonio, en la jaroj de 330 ĝis 340, li renkontis kaj kunvivis en la ermitejo apuda al tiu de Sankta Antonio.

Li tiaepoke rezignis fariĝi sacerdoto kaj translokiĝis al alia vilaĝo, kien tamen estis objekto de maljustaj akuzoj: virino akuzis lin pro seksa perforto pro kiu ŝi resti graveda, la akuzo falis malgraŭ ke li ne sin defendis. Li preferis foriri, tial, de tie por establiĝi en Sketo (= sketo el asketo). En 339 li konsentis ordiniĝi pastro kaj fariĝi referencpunkto, kiel spirita konsilanto, de la monaĥoj, precipe anakoretoj, de la dezerto.

Li fondis unuan grupon de disĉiploj, inter kiuj Sisoe, Jesaja, Aio; post kelkaj jaroj la monaĥa kolonio Sketo estis tiom nombra ke en (356) Makario devis krei duan disĉiplan grupon inter kies membroj ĉeestis monaĥo Moseo kaj Sankta Pafnucio.

En 373 li estis ekzilita, ĉar krede niceana, iniciate de la ariana episkopo de Aleksandrio, en insulo de Nilo kie li kreis trian grupon inter kies membroj elstaris Zekario kaj Teodoro el Fermo.

En 388 Makario establiĝis en Nitro, egipta regiono, kaj du jarojn poste revenis al Sketo kie en 390 forpasis.

Kulto al Sankta Makario[redakti | redakti fonton]

Lia liturgia festo estis fiksita en malsamaj tagoj laŭ diversaj bizancaj kaj martorologiaj kolektaĵoj, sed en Okcidento estis Sankta Adono kiu unue enkondukis liturgiaĵon por la 19-a de januaro per la jenaj vortoj kiuj poste definitive eniris la Roman Martirologion: In Aegypto beati Macharii abbatis, discipuli beati Antonii (En Egiptio (memoro) pri beato Makario disĉiplo de Sankta Antonio”.

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

En la Ora Legendo estas rakontate ke, mortiginte pulon kiu lin estis pikinta, li izoliĝis en la dezerto dum ses monatoj por sin puni por la venĝa reago kontraŭ la besteto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Letero “Al la amikoj al Dio” certe estas lia
  • Kunaĵo de “150 prispiritaj homelioj” estas al li atribuataj sencertece
  • En la Kopta Eklezio estas ŝatata verko “La virtoj de Sankta Makario” kiu enhavas diversajn liajn dirojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]