Konatiĝinte 20-jara kun Esperanto, li kreis post la dua mondmilito la eldonejon Nova, kiu jam de 1946 publikigis vortarojn kaj lernolibrojn en Francio, interalie lernilon por komencantoj (1955), kiun li mem verkis sub la anagrama pseŭdonimo Bernard Thaillet. Tre aktiva en la orient-franca (Alzaca) movado, Lienhardt ne okupis oficialajn postenojn, sed iniciatis multajn kursojn ĉeestajn kaj korespondajn. Lia nomo iĝis tutmonde konata pro la popularaj didaktikaj verkoj Amuzaj Dialogoj en Esperanto (1973, 1980, 1981), Facilaj Dialogoj (1982) kaj Amuza Legolibro (1984, 1989). Dum siaj lastaj dudek jaroj li dediĉis sin al interlingvistikaj studoj kaj lanĉis la proponon Optimala Ortografio (1978), speco de reformita Esperanto sen diakritaj literoj.
Pri Esperanto, La Langue „Passepartout" Pour Tous.
„ Ĉi-tiu lernolihro estas destinita por disvastigi Esperanton en pli vastaj
rondoj, ĉar ei estos vendata grandskale en pluraj miloj da librejoj. Ni ja devas koncedi, ke la Esperantista literaturo ne estas videbla en ĝeneralaj librejoj, en kioskoj surstrate aŭ en la stacidomoj. Ĉi tiu lernolibro dank' al la eldonanto estos vendata en tiu stilo. Pro tio ĝi estas ne multekosta kaj ne granda, ĉar ĝi devas altiri kaj ne fortimigi la aĉetontojn.
Ĝi ne enhavas la kompletan gramatikon, por tiu estas rezervita dua libro Manuel d'Etude kaj tria Manuel de Perfectionnement, ambaŭ de Jean Couteaux. Krome estas planita Koresponda kaj Konversacia libroj legolibroj kaj vortaro, ĉiuj en la sama serio.
La aŭtoro klopodis prezenti la lingvan materialon tiamaniere, ke la memlernantoj trovu en la libro tion, kion ili bezonas, li tial donas ekzaktan
priskribon de la prononco kaj vortoj transskribitaj laŭ la franca lingvo fonetike, kaj li promesas ke oni povos post kelkaj semajnoj legi, skribi kaj paroli la inter-nacian lingvon. Ni ankoraŭ ne havis okazon por praktike elprovi la libreton, sed ĝi ŝajnas vere esti laŭcele farita, nur la preso estas laŭ svisa mezuro ne tute perfekta kaj la literoj uzitaj por lernolibro tro malgrandaj, sed en Francujo oni havas pri tio eble alian opinion.
La eldono de germanlingva lernilo en la sama stilo estus malgraŭ la jam ekzistantaj bonaj gramatikoj tre utila, ĉar antaŭ ĉio la maniero de disvastigado meritas plenan atenton; ni pekas en tio, ke niaj libroj estas haveblaj nur en niaj cirkloj, kaj iu meza privatulo, kiu ne havas rektan kontakton kun esperantistoj nur malfacile povas trafi esperantajn lernolibrojn ne trovante ilin en sia kutima
„ Kelkaj asertoj de la aŭtoro rilate al la “modela ” prononco de esperanto havas apenaŭ akademian valoron kaj ĝenerale baziĝas sur subjektivaj preferoj. ĉefe pri la akcentado de vortkunmetoj mi ne konsentas kun s-ro Lienhardt. Diri, ke pomo-vino (kun nur unu akcento, nome sur la antaŭ lasta silabo ‘’vi’’), sonas artefarite, do nenature, ŝajnas al mi aserto sen ia konsisto. Al ni, hispanlingvanoj, sonas artefarite lia preferata formopómo-víno! Laŭ la regulo 10 de la Fundamento de Esperanto, la akcento estas ĉiam sur la antaŭ lasta silabo, do en pomo-vino nur ‘’vi’’ rajtas la akcenton, ĉar la regulo ne faras distingon in ter simplaj kaj kunmetitaj vortoj. Alie (kaj surbaze de la regulo 10 de la dirita Fundamento: la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj kiel memstaraj vortoj), eniranto, por ekzemplo, kaj laŭ la "modeloj" de la aŭtoro, devus akcentiĝi eníránto! Eble la solvo troviĝus en tio, preni kiel modelon de prononco nacian lingvon, la italan, por ekzemplo, kiu estas, laŭ mia scio, la plej proksima al la fonetiko de esperanto. ”