Abatejo Beauport
Abatejo Notre-Dame de Beauport | ||
---|---|---|
abatejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Francio | |
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Côtes-d'Armor | |
Municipo | Paimpol | |
Geografia situo | 48° 46′ 4″ N, 3° 1′ 10″ U (mapo)48.76777778-3.01944444Koordinatoj: 48° 46′ 4″ N, 3° 1′ 10″ U (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | Romkatolika | |
Statuso | ne plu sakrala sed vizitebla | |
Protekto | Klasita Monumento Historia en 1862 | |
Uzado | abatejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | Gotika | |
Konstruado | 1202 | |
Specifo | ||
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Oficiala paĝaro | Oficiala TTT-ejo | |
Abatejo Beauport situas sur komunumo Paimpol (en loko Kérity) en departemento Côtes-d'Armor, en regiono Bretonio en Francio.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝi estis fondita en 1202 kun helpo de Alano la 1-a de Avaugour, grafo de Pentievro kaj de Goelo. Li petis la komunumon de premonstratoj, regulaj kanonikoj instalitaj en abatejo de La Lucerne en diocezo de Avranches en Normandio. La ordeno de premonstratoj estis fondita en ĉ. 1120, de Norberto el Xanten, ĉefepiskopo de Magdeburgo. Unu jarcenton poste, ĝi posedis preskaŭ 600 domojn disajn de Irlando al Kipro kaj de Svedio ĝis Italio. Ĝenerala abato firme regis tion, kio estis multnacia kompanio, kies komisio difinita de ĝia kreinto, Norberto el Xanten, estis la servo de paroĥoj.
Por krei abatejon, necesis mono kaj loko por starigi monaĥejon. La grafo de Goelo akceptis en 1202 donaci al premonstratoj lokon sur roka bazo inter enfluejo de rivereto Correc venanta de Kerfot kaj marĉa areo, nomita « Le Pré aŭ oies » (esperante herbejo de anseroj). La grupo de premonstratoj estis ricevinta pluraj donacoj kaj opiniis ke temis pri « beau port » (esperante bona haveno), kie eblis labori. Per papa buleo de 1203 kiu konsentis al ili multajn privilegiojn, ili starigis konstruaĵojn. La kanonikoj zorgis pri la najbaraj paroĥoj kaj aparte pri tiu de Kérity. Tamen Romo atentis pri ilia laboro. En 1207, la papo skribis al la abato de Beauport por rememorigi al li ke oni parolis bretone en la regiono kaj ke tial necesis nomumi pastrojn nur tiujn, kiuj parolis tiun lingvon.
La abatejo tre prosperis aen la 13-a kaj 15-a jc poste fine de la 17-a jc, komence de la 18-a jc. Ĝi multe malprosperis post 1750 kaj fine estis rabita kaj detruita de revoluciuloj, poste fermita en 1790.
Louis Morand, instiganto de fiŝkaptado en Islando en Paimpol, aĉetis parton en 1797. La resto fariĝis posedaĵo de komunumo Kérity.
Sekve de agoj de Prosper Mérimée, kaj volo de grafo Poninski, la abatejo estis klasita kiel Monumento Historia (MH) per listo de historiaj monumentoj de 1862[1]. Tio finis la rabon, kiun ĝi suferis en la 19-a jc.
En 1992, la loko fariĝis posedaĵo de la marborda konservatorio. Gravaj restaŭroj estis faritaj kunlabore kun la departementa konsilio de Côtes-d'Armor kaj artaj metiistoj: David Puech, ŝtontajlisto, Julie Malegol, fabrikas ŝmiraĵojn el tero, kaj ŝia patro Gilles Malegol, ŝtontajlisto, kaj pentristo, polikromiisto kaj arta restaŭristo: Alain Plesse, kiu faris sesmonatan studon pri polikromio kaj freskoj (scienca farta kaj konserva studo) kaj ferornamisto Jean-Claude Motte. La abatejo Beauport fariĝis post kelkaj jaroj, unu el la ĉefaj turismaj lokoj en Bretonio.
Listo de la abatoj kaj prioroj[redakti | redakti fonton]
Laŭregulaj abatoj
- ĉ. 1206 : Raulo la Unua
- post 1206 : Vilhelmo la Unua Larcher
- morto en 1220 : Simon la Unua
- post 1220 Andreo la Unua
- 1220-1222 : S
- 1224 : Roger
- ĉ. 1250 : Herveo
- 1252-1279 : Roberto la Unua de Fonteuvi
- ? : Yves de Keritry
- 1276 : Vilhelmo la Dua
- ? Mikaelo la Unua Gautier
- Vilhelmo la Dua
- 1284 Petro la Unua de Agaville
- Johano la Unua de Montmartin
- ? Johano la Dua de Humo
- morto en 1290 : Mikaelo la Dua Vivier aŭ Vivien
- ? : Andreo la Dua Fabri
- ĉ. 1352 : Johano la Tria Corret
- morto en 1355 : Vilhelmo la Tria de Pommerit
- 1355-1373 : Jacques Monceau ou Moreau
- 1382-1397 : Johano la Kvara Cillart
- 1397-1442 ; Johano la Kvina Boscher rekonstruis la klostron
- 1446-1456 : Johano la Sesa Huet
- 1456-1479 : Petro la Dua Huet, unua mitrorajta abato
- 1479-1491 : Amaury de La Roche
- 1491-1497 : Roberto la Dua de La Vallée
- 1498-1542 : Johano la Sepa Le Bigot
Komendaj (aŭ provizoraj) abatoj
- 1542-1546 : Gilles de Quemper de Lanascol
- 1546-1??? : Simon de Maillé, ĉefepiskopo de Tours
- 1???-1??? : Francisko la Unua de Acigné
- 1???-1573 : Alexandro la Unua Farnèse, kardinalo
- 1573-1577 : Torquat de Gondi
- 1577-1581 : Klaŭdo la Unua Gontin
- 1591-1598 : Klaŭdo la Dua de Chasteignier de La Rocheposay
- 1598-1603 : Klaŭdo la Tria de Marboeuf
- 1603-1607 : Ferdinand de Chasteignier de La Rocheposay
- 1607-1618 : Gabriel de Louardeau
- 1618-1627 : Nicolas David
- 1627-1637 : Ludoviko la Unua de Chasteignier de La Rocheposay
- 1637-16?? : Charles de Chasteignier de La Rocheposay
- 16??-1678 : Anne de Chasteignier de La Rocheposay
- 1678-1722 : Aleksandro la Dua de la Rochefoucauld de Roye
- 1722-17?? : Ludoviko la Dua de Colbert-Seignelay
- 17??-1729 : Frédéric-Jérôme de La Rochefoucauld de Roye
- 1729-1745 : Ludoviko la Tria Nivet de Montclus, episkopo de Saint-Brieuc
- 1745-1747 : Petro la Tria de Rostignac
- 1747-1779 : Francisko la Dua Maksimiliano de Hinnisdal de Fumal
- 1779-1785 : Ludoviko la Kvara de Goyon
- 1785-1790 : Alphonse-Constance de Pontevès
Prioroj
Dum la periodo de komendeco de la abatejo, de 1535 ĝis la franca revolucio en 1789, la prioroj, pli ol la komendaj abatoj, regas la abatejon.
- Arthur Callin, de 1535 ĝis 1546
- (inconnu) de 1546 ĝis 1551
- Jean Budes, de 1551 ĝis 1573
- Jean Lemaître, en 1573
- Jean de Kermoisan, sekve de Jean Lemaître
- Pierre de Quellin, de 1574 ĝis 1583
- Maurice Guilmot, de 1583 ĝis 1603
- Jean de Conches, de 1603 ĝis 1626
- Gui Thépault, de 1626 ĝis 1630
- François Martin, de 1630 ĝis 1660
- Vincent Royer, de 1660 ĝis 1690
- ... Guérin, de 1690 ĝis 1692
- Louis Le Guével, de 1692 ĝis 1703
- Julien Duhal, de 1703 ĝis 1727
- Julien de Gasperien, de 1727 ĝis 1740
- Balthazard Féger, de 1740 ĝis 1763
- Claude Magloire Gérard, de 1763 ĝis 1784
- Claude de La Court, de 1784 ĝis 1791
En ĉ. 1750, prioro Féger sekigis sallagon, por transformi ĝin en herbejon, kaj detruigis la abatejan domon, kiu ruiniĝis. La morto de tiu prioro en 1763 kondukis al fina dekadenco de la abatejo.
Fonto
- Les Abbayes Bretonnes en "Biennales des Abbayes Bretonnes", eldonejo "Le Sarment Fayard", Rennes, 1983, ISBN 2-213-01313-6, paĝoj: 321-329.
Aliro[redakti | redakti fonton]
Eblas aliri al la abatejo de la stacidomo de Paimpol aŭ de tiu de St Brieuc per linio 9 de reto Tibus[2].
Vizito[redakti | redakti fonton]
De la preĝejo starigita en la 13-a jc, restas nur la fasado, la sentegmenta navo, la norda flanka navo kaj la maldekstra brako de transepto. La longa kanonikara ĉambro kun poligona absido, situanta oriente de klostro, el kiu restas kelkaj arkoj, estas bonega ekzemplo de angla-normanda gotika arto. En la nord-okcidenta angulo de la klostro estas la eleganta enirejo de vasta manĝejo, kiu grande malfermiĝas per duoncirklaj aperturoj al la maro kaj per pintarkoj al la klostro. Poste oni eniras en la malsupran korton, al kiu rigardas la konstruaĵo de la duko, vasta gastejo por la akcepto de pilgrimantoj, kaj la kelon sub la manĝejo. En tiu kelo, rimarkindaj estas la volboj kun eĝoj subtenataj de ok dikaj kolonoj el granito. La vizito finiĝas per pastroficejo en kiu monaĥoj ricevis imposton pri salo kaj grenoj, poste per la gastoĉambro kun du navoj, fariĝinta akceptejo kaj publikinformejo.
Fotoj[redakti | redakti fonton]
-
Ĝenerala vido
-
Dekstre, abatejpreĝejo (okcidenta fasado de navo)
-
Ĉambro al duko
-
Interno de klostro
-
Subĉiela navo de abatejpreĝejo
-
Fino de navo de abatejpreĝejo
-
Enirejo de la kanonikara ĉambro
-
Interno de la kanonikara ĉambro
-
Arkadoj de la manĝejo
-
Apogarkoj
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Slipo n°PA00089362. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
- ↑ Horaroj de busoj de reto Tibus. Arkivita el la originalo je 2013-12-20. Alirita 2014-01-05.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Meiffret L., 2006 : "Le domaine de l'abbaye de Beauport (Côtes-d'Armor) : exemple de gestion active d'un site classé" Sites et monuments (bulteno de "Société pour la protection des paysages et de l'esthétique de la France"), paĝoj: 29-31.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|
- 3° U
- 48° N
- Abatejoj de Côtes-d'Armor
- Abatejoj de ordeno de premonstratoj
- Mezepokaj abatejoj
- Gotikaj abatejoj
- Monumentoj Historiaj de Côtes-d'Armor
- Naciaj grandaj lokoj (Francio)
- Mezepoka Bretonio
- Ruiniĝintaj religiaj monumentoj
- Paimpol
- Abatejoj historiaj monumentoj (Francio)
- Historiaj monumentoj klasitaj en 1862
- Ruiniĝintaj francaj monumentoj