Ronald Harwood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ronald Harwood
Oskar-premiito
Persona informo
Ronald Harwood
Naskonomo Ronald Horwitz
Naskiĝo 9-an de novembro 1934 (1934-11-09)
en Kaburbo
Morto 8-an de septembro 2020 (2020-09-08) (85-jaraĝa)
en Graflando Sussex
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unio de Sud-AfrikoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝa Akademio de Drama Arto • Sea Point High School vd
Familio
Patro Isaac Horwitz vd
Patrino Isobel Pepper vd
Infanoj 3
Profesio
Alia nomo Ronald Horowitz vd
Okupo verkistoscenaristofilmproduktorodramaturgo • teatra aktoro • romanisto vd
Laborkampo teatra arto • teatrodramo • kina scenverkado • television screenwriting • literary activity vd
Aktiva dum 1960– vd
Verkado
Verkoj The Dresser vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ronald Harwood (naskiĝinta la 9-an de novembro 1934 en Kaburbo, Respubliko de Sud-Afriko) estas brita scenaristo, filma produktoro kaj teatra aktoro. Li honoriĝis per membreco en la Ordeno de la Brita Imperio.

Filo de judaj gepatroj, kiuj en la 1930-aj jaroj sukcesis elmigri el Litovio al Sud-Afriko, li en aĝo de 17 jaroj translokiĝis al Londono, tie lernis aktoradon kaj iĝis membro de la teatra kompanio William Shakespeare en Stratford-upon-Avon. Ekde 1962 li ankaŭ aktivas kiel scenaristo. Plej grandan renomon atingis lia kineja filmo La pianisto de 2002 - pro ĝi li honoriĝis per la Akademia Premio ("Oskaro"). Kiel tiu ĉi produktaĵo, ankaŭ multaj aliaj el liaj filmoj temas pri la Dua Mondmilito kaj la Holokaŭsto.

Lia teatraĵo Collaboration angle premieris en 2008, germane en 2009: Richard Strauss kaj Stefan Zweig kunlaboras pri la opero Die schweigsame Frau, kiu premieru en 1935 en Dresdeno. Strauss, prezidanto de la nazia muzikista sindikato Reichsmusikkammer, kunlaboras kun la nazioj, sed en tiu ĉi kazo montras kuraĝon kaj atingas, ke la nomo de la judo Zweig estas presata en la programaj afiŝoj kaj publikaĵoj, kvankam la naziaj aŭtoritatoj premas prisilenti la judan kontribuon.

Harwood ekprezidis PEN Internacian, kiam esperanto estis akceptita kiel literatura lingvo (1993). Li lasis la prezidon en 1997. Al li amikiĝis Giorgio Silfer, kiu esperantigis lian komedion "Kvarteto (Bella figlia dell'amore)"; ĝi aperis en la revuo Literatura Foiro, en 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]