László Paskai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Paskai
Blazono de László Paskai
Blazono de László Paskai
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1927 (1927-05-08)
en Szeged
Morto 17-an de aŭgusto 2015 (2015-08-17) (88-jaraĝa)
en Esztergom
Tombo Primasa baziliko de Esztergom vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Piarist grammar school Dugonics András • Pázmány Péter Catholic University Faculty of Theology vd
Subskribo László Paskai
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
episkopo de Veszprém
Dum 19791982
ĉefepiskopo de Kalocsa
Dum 1982
Primaso, ĉefepiskopo de Esztergom/Gran
Dum 2003
Sekvanto Péter Erdő
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

László PASKAI [lAslO paŝkai], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Paskai László Pacifik estas hungara franciskana monaĥo, episkopo, iama kardinalo kaj primaso.

László Paskai [1] naskiĝis la 8-an de majo 1927 en Szeged kaj mortis la 17-an de aŭgusto 2015 en Esztergom.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Paskai devenis el origine juda familio. Li faris abiturienton en 1945 en sia naskiĝurbo. Li iĝis franciskano en 1949 en Szécsény. Li doktoriĝis el teologio en Budapeŝto en 1952, li pastriĝis en 1951, poste li ricevis eklezian postenon en sia naskiĝurbo. En 1955 li ekinstruis filozofion. En 1978 li iĝis titulara episkopo, en la sekva jaro li estis episkopo de Veszprém (urbo) ĝis 1982, poste ĉefepiskopo de Kalocsa. En 1987 li ricevis la postenon primaso, en la sekva jaro kardinalo. Li dufoje akompanis papon Johanon Paŭlon en Hungario. Lia alia grava ago estis reentombigo de József Mindszenty. Menciindas, ke laŭ historiisto li estis sekrete informisto inter 1965 - 1974. En 2003 li pensiuliĝis, sed li jam pli frue abdikis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ezer éve Szent Adalbert oltalma alatt (2000)
  • A Lélek erejében (1997) - kolektaĵo el liaj paroladoj, prelegoj
  • Magyar szentek a keresztény Európában (Hungaraj sanktuloj en la kristana Eŭropo), (2001)

Fontoj[redakti | redakti fonton]