László Paskai
László Paskai | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de majo 1927 en Szeged |
Morto | 17-an de aŭgusto 2015 (88-jara) en Esztergom |
Tombo | Primasa baziliko de Esztergom |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Piarist grammar school Dugonics András • Pázmány Péter Catholic University Faculty of Theology |
Subskribo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto |
László PASKAI [lAslO paŝkai], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Paskai László Pacifik estas hungara franciskana monaĥo, episkopo, iama kardinalo kaj primaso.
László Paskai [1] naskiĝis la 8-an de majo 1927 en Szeged kaj mortis la 17-an de aŭgusto 2015 en Esztergom.
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Paskai devenis el origine juda familio. Li faris abiturienton en 1945 en sia naskiĝurbo. Li iĝis franciskano en 1949 en Szécsény. Li doktoriĝis el teologio en Budapeŝto en 1952, li pastriĝis en 1951, poste li ricevis eklezian postenon en sia naskiĝurbo. En 1955 li ekinstruis filozofion. En 1978 li iĝis titulara episkopo, en la sekva jaro li estis episkopo de Veszprém (urbo) ĝis 1982, poste ĉefepiskopo de Kalocsa. En 1987 li ricevis la postenon primaso, en la sekva jaro kardinalo. Li dufoje akompanis papon Johanon Paŭlon en Hungario. Lia alia grava ago estis reentombigo de József Mindszenty. Menciindas, ke laŭ historiisto li estis sekrete informisto inter 1965 - 1974. En 2003 li pensiuliĝis, sed li jam pli frue abdikis.
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Ezer éve Szent Adalbert oltalma alatt (2000)
- A Lélek erejében (1997) - kolektaĵo el liaj paroladoj, prelegoj
- Magyar szentek a keresztény Európában (Hungaraj sanktuloj en la kristana Eŭropo), (2001)