Terence Kongolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Terence Kongolo
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1994 (1994-02-14) (30-jaraĝa)
en Friburgo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Svislando
Familio
Frat(in)o Rodney Kongolo
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Terence Kongolo (naskiĝis la  14-an de februaro 1994(nun 1994-02-14) en Roterdamo, do nun 30-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li ekde la jaro 2012 estas membro de la vira nederlanda nacia teamo de futbalo kaj en la teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la nederlanda teamo sukcesis atingi la trian pozicion. Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 2012 estas profesia futbalisto en la klubo Feyenoord Roterdamo, kaj antaŭe jam ekde la infanaĝo membris en ties junulaj teamoj kaj la futbalista "junula akademio" de la klubo. En tiu periodo li ankaŭ estis membro de la nacia teamo de junuloj sub 15 jaroj en 2009 kaj en sekvaj jaroj same en la naciaj teamoj de junuloj sub 16, 17, 18, 91 kaj 20 jaroj - en la teamo de junuloj sub 21 jaroj li membras ekde 2013 kaj ankoraŭ povas konkuri ĝis la naskiĝtago de 2015. En matĉoj de la vira nacia teamo li en 2014 rekoneblis per la ĉemiza numero "14".