Memphis Depay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memphis Depay
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1994 (1994-02-13) (30-jaraĝa)
en Moordrecht
Lingvoj nederlandaanglafranca
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoGanao
Okupo
Okupo futbalisto • repisto
vdr

Memphis Depay (naskiĝis la  13-an de februaro 1994(nun 1994-02-13) en Moordrecht, parto de la nuna komunumo Zuidplas, Suda Holando, do nun 30-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li ekde la jaro 2012 estas membro de la vira nederlanda nacia teamo de futbalo kaj en la teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la nederlanda teamo sukcesis atingi la trian pozicion. Ekster naciaj matxoj, li ekde la jaro 2011 estas profesia futbalisto en la futbalklubo de la urbo PSV Eindhoven, en kies futbala akademio li trejniĝis ekde la 12-a vivjaro. Ekde la jaro 2008 li sinsekve ankaŭ estis membro de la naciaj teamoj de junuloj sub 15, 16, 17, 19 kaj 21 jaroj. En matĉoj de la vira nacia teamo li en 2014 rekoneblas per la ĉemiza numero "21".

la futbalisto en 2012