Dirk Kuyt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dirk Kuyt
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1980 (1980-07-22) (43-jaraĝa)
en Katwijk
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.dirkkuyt.nl
vdr
Dirk Kuyt en 2009

Dirk KUIJT, kutime literumata Dirk KUYT (prononco [dɪrk kœyt] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, naskiĝis la  22-an de julio 1980(nun 1980-07-22), do nun 43-aĝa), estas nederlanda futbalisto. Li kiel membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la nederlanda teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "7". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 (ĉemiza numero "20"), en kiu la nederlanda teamo estis tute nesukcesa, kaj en la Futbala Mondpokalo 2014 (ĉemiza numero denove "15"), en kiu la teamo sukcesis atingi la trian pozicion, li partoprenis. Ekster naciaj matĉoj, li inter la jaroj 2006 kaj 2012 estis futbalisto de la angla klubo Liverpool FC kaj ekde tiam aktivas por la turka klubo Fenerbahçe Istanbulo.