Khalid Boulahrouz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Khalid Boulahrouz en 2006

Khalid BOULAHROUZ ([Ĥalid Bularuz], naskiĝis la  28-an de decembro 1981(nun 1981-12-28), do nun 36-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li laŭ familia deveno estas maroka berbero. Khalid Boulahrouz kiel membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la nederlanda teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "12". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 (ĉemiza numero "4") li partoprenis, sed en tiu turniro kontraste la nederlanda teamo estis tute nesukcesa.