Gregory van der Wiel
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Gregory van der Wiel en 2007

Gregory van der Wiel (prononco [ˈɣrɛɣɔri vɐn dər ˈʋil], naskiĝis la 3-an de februaro 1988 en Amsterdamo, do nun 34-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li kiel membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la nederlanda teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "2". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 (ĉemiza numero "9") li partoprenis, sed en tiu turniro kontraste la nederlanda teamo estis tute nesukcesa.
|
|