Nigel de Jong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nigel de Jong
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1984 (1984-11-30) (39-jaraĝa)
en Amsterdamo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Patro Jerry de Jong
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Nigel de Jong (prononco [ˈnɑjdʒəl də ˈjɔŋ], naskiĝis la  30-an de novembro 1984(nun 1984-11-30) en Amsterdamo, do nun 39-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li kiel membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la nederlanda teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "8". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu la nederlanda teamo estis tute nesukcesa, kaj en la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la nederlanda teamo sukcesis atingi la trian pozicion, li partoprenis - kaj ĉiuturnire havis novan ĉemizan numeron ("12" en 2012, "6" en 2014).

Nigel de Jong en 2006