Johannes Caselius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Johannes Caselius
(1533-1613)
humanista Germanicus
humanista Germanicus
Persona informo
Naskiĝo 18-a de majo 1533
en Göttingen, Brunsvigo-Luneburgo, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio (Germanio)
Morto 9-a de aprilo 1613
en Helmstedt, Brunsvigo-Wolfenbüttel, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio (Germanio)
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Wittenberg
Universitato de Lepsiko
Universitato de Rostock
Profesio
Profesio juristopolitikisto • universitata profesoro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Johannes Caselius (1533-1613) (* Göttingen, en la 18-a de majo 1533 - Helmstedt, en la 9-a de aprilo 1613) estis germana humanisto, juristo kaj filologo. Li ankaŭ estis profesoro en la universitatoj de Lepsiko kaj Rostock. Li estis filo de la Superintendanto Matthias Bracht von Kessel. Post vizitadi la lernejojn en Gandersheim, Göttingen kaj Nordhausen, li studis en la Universitato de Wittenberg, kie Filipo Melanktono estis lia profesoro, kaj pli malfrue en la Universitato de Lepsiko, kun Joachim Camerarius, la Maljuna.

Post siaj studoj, ekde 1560 li restis en Italio kaj en 1563 li estas nomumita profesoro pri retoriko en la Universitato de Rostock de Johano Alberto la 1-a, Duko de Mecklenburgo[1]. En 1566 li ricevis sian diplomon je Doktoriĝo pri Juro de la Universitato de Pizo.

En 1589, Caselius profesoris en la Universitato de Helmstedt. Tie, li instruis filozofion, retorikon, kaj etikon. Kiel senkaŝa defendanto de la teologiaj kredoj kaj reprezentanto de la humanismaj kaj filozofiaj studoj, Caselius estis devigata defendi sin, apogita de Cornelius Martini (1568-1621)[2], la atakojn de la gnesio-luteranoj (radikalaj luteranoj) estritaj de Daniel Hoffmann (1538–1611)[3]. Tamen, li famo kiel filologo kaj profunda konanto de la antikva beletro ne makuliĝis. Liaj revoj pri tolerema protestantismo kaj lia humanisma edukado daŭriĝis de Georgius Calixtus, lia ĉefa disciplo.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Historia nativitatis Domini, 1552
  • Carmen in natalem Christi, Wittenberg 1554
  • Christliche Vermanung, 1556
  • Carminum Graecorum et Latinorum centuria prima, Göttingen 1608
  • Oratio dominica et latine et graece reddita, Helmstedt 1610
  • Carmina gnomica graeca et latina, Eldonisto: Heinrich Hudemann(1595-1628)[4] Hamburg 1624
  • (Conrad Horne Hrg.): Operum pars I. Scripta eius politica complectens. Frankfurt 1633 annheim
  • Opus epistolirum Js. Caselii Eldonisto: Justus von Dransfeld(1592-1679)[5] Frankfurt 1687;
  • Epistola de Jo. Caselii erga bonas literas meritis ejusque lucubrationum editione, hrsg. Jakob Burckhard Wolfenbüttel 1707.
  • 36 Leteroj (Rostock inter Aprilo k Majo 1589). Eldonisto Johannes Claussen, Schulprogramm Altona 1900; S. 3 ff.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]