Nikolaus von Amsdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaus von Amsdorf
Episkopo de Naŭmburgo
Regado 1542 - 1546
Antaŭulo Filipo de Palatinato (katolika)
Sekvanto Julius von Pflug (katolika)
Ceteraj titoloj Germana teologo
Unua luterana episkopo en Germanio
Persona informo
Nicolaus von Amsdorf
Naskiĝo 3-a de decembro 1483
en Torgau, Saksio,  Sankta Romia Imperio
Morto 14-a de majo 1565
en Eisenach, Saksio,  Sankta Romia Imperio
Religio Luteranismo
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Wittenberg
Universitato de Lepsiko
Profesio
Okupo luterana pastoro • teologo • universitata instruisto vd
Aktiva en Magdeburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikolaus von AMSDORF (* Torgau, la 3-an de decembro 1483 - Eisenach, la 14-an de majo 1565) estis germana teologo kaj reformisto kaj la unua luterana episkopo en Germanio apartenante al la movado de la Gnesioluteranoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis en la universitatoj de Wittenberg kaj Lepsiko kie li ricevis sian diplomon pri Magistro en 1502. Baldaŭ li konkeris plurajn akademiajn honoraĵojn kaj fariĝis profesoro pri teologio en 1511. Kiel Andreas Karlstadt (1486-1541)[1], li estis grava rolulo pri la malnova teologia skolastiko, sed dank'al la influo de Marteno Lutero li forlasis la aristotelajn vidpunktojn interŝanĝe de la teologio surbaze de la graca doktrino de Sankta Aŭgusteno.

Dum sia tuta vivo li estis unu el la plej senlacaj apogantoj de Lutero, kiun li akompanis dum la Konferenco de Lepsiko (1519) kaj en la Dieto de Worms (1521). Li kunhelpis ĉe la unuaj klopodoj de la Reformo en Magdeburgo (1524), Goslar (1531) kaj Einbeck (1534) kaj aktive partoprenis en la debatoj de Ŝmalkaldo (1537), kie li defendis la uzon de la sakramentoj pri malkredo, kaj (1539) predikis kontraŭ la bigamion de la Landgrafo de Hesio[2].

Post la morto de Filipo de Palatinato (1480-1541)[3] li instaliĝis kiel episkopo de Naumburg-Zeitz la 20-an de januaro 1542 apogita de princo-elektisto de Saksio (1503-1554)[4] kaj Lutero, malgraŭ la malvolo de la ĉapitro. Lia ofico estis peniga kaj li deziregis reiri al Magdeburg, sed Lutero konvinkis lin resti. Post la morto de Lutero (1546) kaj la Batalo de Mühlberg (1547) li devis cedi al sia rivalo, Julius von Pflug, kaj retiriĝi sub la protektado de la juna duko de Weimar (1530-1573)[5].

Tie li partoprenis en la fondado de la Universitato de Jena (1558), opoziciis al la Provizora Deklaracio de Aŭgsburgo (1548) kaj fariĝis superintendanto pri la publikaĵoj de la eldono de la verkoj de Lutero en la Universitato de Jena. Li defendis la libervolon, la koncepton pri originala peko, kaj pli rimarkenda, la kristanan valoron de la bonaj verkoj, kiujn li konsideris ne nur senutilaj sed ankaŭ pereigaj. Li predikis la tujan apartigon de la alta luteranismo de Melanktono (1557), kunvokis la dukojn de Saksio por opozicii al la Dekreto de Frankfurt (1558) kaj daŭre batalis por la pureco de la luterana doktrino. Li mortis en Eisenach kaj estis sepultita en la Preĝejo de Sankta Georgo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj