Jean-Luc Moudenc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Luc Moudenc
Jean-Luc Moudenc en Tuluzo, en marto 2008.
Jean-Luc Moudenc en Tuluzo, en marto 2008.
Persona informo
Jean-Luc Moudenc
Naskiĝo 19-a de julio 1960
en Tuluzo (Haute-Garonne) (Francio)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato pri socialaj sciencoj de Tuluzo
Partio UMP
Profesio
Okupo politikisto • Grands corps de l'Etat • cadres de la fonction publique vd
Aktiva en Parizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Urbestro de Tuluzo
Dum 4-a de aprilo 2014
Antaŭulo Pierre Cohen
Dum 6-a de majo 200421-a de marto 2008
Sekvanto Pierre Cohen
Deputito de la 3-a distrikto de Haute-Garonne
Dum 20-a de junio 201210-a de aprilo 2014
Sekvanto Laurence Arribagé
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean-Luc Moudenc, naskiĝinta la 19-an de julio 1960 en Tuluzo, estas franca politikisto . Membro de UMP, li estas urbestro de Tuluzo de 2014, post estinta urbestro por la unua fojo de 2004 ĝis 2008. Plie, li estis deputito de la 3-a deputita distrikto de Haute-Garonne de 2012 ĝis 2014.

1-a mandato de urbestro de Tuluzo[redakti | redakti fonton]

Jean-Luc Moudenc en amaskunveno de Nicolas Sarkozy, en aprilo 2007.

La 6-an de majo 2004, Jean-Luc Moudenc estis elektita urbestro de Tuluzo, sekve de la demisio de Philippe Douste-Blazy, nomumita al la registaro.

Deputito de Haute-Garonne[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2011, Jean-Luc Moudenc anoncis sian kandidatiĝon al la deputitaj balotoj en la 3-a deputita distrikto de Haute-Garonne. Li alfrontis 12 kandidatojn, el kiuj la urbestro de Balma, Alain Fillola kaj François Simon (alianco inter PS kaj La Verduloj). Li venkis per 50,41% da voĉoj en la dua vico kontraŭ François Simon[1].

2-a mandato de urbestro de Tuluzo[redakti | redakti fonton]

Jean-Luc Moudenc estis formale elektita urbestro la 4-a de aprilo 2014, okaze de la unua kunveno de la nova urba Konsilio. Li fariĝis la 24-an de aprilo prezidanto de la urbeca komunumaro Tuluzo Metropolo[2]. Fine, la sekvantan 20-an de majo, li estis elektita prezidanto de la Asocio de urbestroj de grandaj urboj de Francio, per 46 voĉoj, kontraŭ 39 al Jean-Louis Fousseret, urbestro (PS) de Besançon[3].

Premioj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rezultoj de deputitaj balotoj en Tuluzo
  2. « Jean-Luc Moudenc, interkonsenta prezidanto de Tuluzo Metropolo » Arkivigite je 2015-04-09 per la retarkivo Wayback Machine, gazeto "La Voix du Midi", la 24-an de aprilo 2014
  3. « La urbestro de Tuluzo Jean-Luc Moudenc elektita prezidanto de la asocio de urbestroj de grandaj urboj de Francio », televidkanalo "France 3", la 20-an de majo 2014
  4. « Honora Legio. Louis Lareng ordenas Jean-Luc Moudenc » Arkivigite je 2014-07-15 per la retarkivo Wayback Machine, interretejo "ladepeche.fr", la 15-an de januaro 2008
  5. « La Kapitolo festas Johanon Karlon » Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine, interretejo "ladepeche.fr", la 30-a de marto 2006

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]