Aulus Cornelius Celsus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aulus Cornelius Celsus
Persona informo
A. Cornelius Celsus
Naskiĝo
en nekonata valoro
Morto 30-an de novembro 2049 (2049-11-30)
en nekonata valoro
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo kuracistoverkisto vd
Laborkampo filozofio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aulus Cornelius Celsus (naskiĝis en 25 a.K., mortis en 50 p.K.) estis roma erudiciulo, naturalisto, enciklopediisto kaj kuracisto, kiu verkis amplekse pri agrikulturo, militarto, retoriko, filozofio, medicino, apoteko, kirurgio, anatomio kaj kunrilataj temoj. Li probable naskiĝis en la Narbona Galio, romia kolonio fondita en la jaro 118 a.K.. La verko "De Medicina" estis malkovrita de la papo Nikolao la 5-a kaj estas konsiderata unu el la plej kompletaj traktaĵoj pri medicino en la latina.

Post iu prefaco pri la greka mitologio kaj storio de la roma medicino, Celso traktas en ok libroj pri diversaj sferoj da intereso, dividante la kuracistan sciencon laŭ tri gravaj kampoj: nutrado, farmakologio kaj kirurgio. En la unua libro li elmontras sian konon pri Semiologio kaj Higieno, en la dua libro pri dietiko; interna medicino (libroj tria kaj kvara); farmakologio (libroj kvina kaj sesa); kaj kirurgio en la sepa kaj oka libroj. En la teksto li prezentas sennombrajn ekzemplojn pri simptomoj, terapioj, kaj klinikaj kazoj, kiuj, malgraŭ la ne bona elmontrado de lia ekzerco rilate al la kuracista profesio, almenaŭ ili demonstras lia profunda kono pri la grekaj tekstoj.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Annotationes in libros octo
Corneli Celsi de Re Medica, 1616

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]