Jean Fernel
Johannes Fernelius (1497-1558) | ||
---|---|---|
Privata kuracisto de Henriko la 2-a
| ||
Persona informo | ||
Jean Fernel | ||
Naskiĝo | 1497 en Montdidier, Somme, Francio | |
Morto | 26-a de aprilo 1558 en Fontainebleau, Francio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Kolegio de Sankta Barbara de Parizo Universitato de Parizo | |
Profesio | ||
Okupo | astronomo kuracisto matematikisto anatomo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jean François Fernel (1497-1558) estis franca kuracisto, erudiciulo, matematikisto kaj astronomo, principe li sin dediĉis al matematiko kaj astronomio, tiam kiam li verkis "Cosmotheoria" (1528), kaj entiu libro li unuafoje registras la longitudon de la Tero. En la Medicino li faris multajn kontribuaĵojn kaj enkondukis la vortojn "fiziologio" kaj "patologio" por priskribi la studon je la funkciado de la korpo kaj kelkaj el ties malsanoj. Li ankaŭ estis la unua kiu priskribis la vertebran kolumnon.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Per sia eksterordinara erudicio, li revivigis la studon pri la kuracistoj de la antikva Grekio, oni donis al li grandan reputacion, kaj fine la rangon kiel kuracisto de Henriko la 2-a (1519-1559). Li disvolvis la kuracistan karieron plej sukcese kaj kiam li mortis li lasis grandan riĉaĵon. Li forlasas la katedron de filozofio, eble pro insistoj de sia duonpatro, kaj tute sin dediĉas al Medicino. Li diplomiĝis de la Fakultato de Parizo, en 1530, kaj en 1534 ricevis katedron. Lia granda reputacio donis al li oportunon por trakti je Diane de Poitiers (1500-1566), Henriko la 2-a (1519-1559) kaj Katerino de Mediĉo (1519-1589). En 1556 li perdis sian edzinon, kio kaŭzis al li profundan malĝojon, kaj li mortis du jarojn poste pri hepata malsano kaj estis sepultita en la Preĝejo de Saint-Jacques-de-la-Boucherie[1], en Parizo.
Laŭ Charles Greene Cumston, en sia Historio pri la Medicino[2], Fernel estis tute akceptema al la tradicioj de Klaŭdo Galeno (121-216), faris reformojn en la studoj pri la patologio, entenanta la esploron pri la kaŭzoj de la malsanoj kaj ties simptomoj. Kaj ne pasis multe da tempo, kun Hieronymus David Gaubius (1705-1780) kaj Jean Astruc (1684-1766), ke la medicina semiologio trovis sian lokon en la patologio krom la diversaj traktaĵoj skribitaj pri la temo dum la 16-a jarcento.
Kvankam pioniro, Fernel kontraŭas al la nova medicino de Mikaelo Serveto (1511-1553), Paracelsus (1493-1541) kaj Andreas Vesalius (1514-1564), tute reformulita de la klasika Galeno, kie li portis profundajn modifojn al la patologio. Kiel unua instanco, li difinis la malsanon kiel afekcio de la vivantaj korpoj[3] kaj rememorigas ke la malsano afekcias la tutaĵon de la materio[4]. Li ankaŭ faras distingon inter la afekcio de iu malsano kaj la afekcio de la simptomo.
Selektita publikaĵaro
[redakti | redakti fonton]- Monalosphaerium, 1526
- Cosmotheoria: libri 2, 1528
- De proportionibus libri duo (1528)
- De abditis rerum causis, 1542
- De naturali parte medicinae libri septem (1542)
- De vacuandi ratione (1545)
- Ioannis Fernelii Ambiani De vacuandi ratione: liber, 1548
- Ioan. Fernelii Ambiani Medicina, physiologiam, pathologiam, methodumque ..., 1550
- Medicina, ad Henricum II, Galliarum regem christianissimum (1554)
- Therapeutice, seu medendi ratio (1554)
- Pathologiæ, archiatri clarissimi, libri septem, 1555
- Io. Fernelii Ambiani, Medicina ..., 1564
- Opera medicinalia, 1565
- Universa Medicina (Physiologia, Pathologia, Therapeutice) (1567)
- Thierapeutices universalis libri septem (1569)
- Ioannis Fernelii Ambiani Febrium curandarum 5methodus generalis, 1577
- Febrium curandarum methodus generalis (1577)
- Ioan. Fernelii Ambiani De luis venereae curatione perfectissima liber, 1579
- Io. Fernelii... De luis venereae curatione perfectissima liber, 1579
- Therapeutikē Universalis, Seu Medendi Ratio, 1581
- Consilium pro epileptico scriptum (1581)
- Consiliorum medicinalium liber (1582)
- Io. Fernelii Ambiani, Vniversa Medicina, 1593
- De arthritidis praeservatione et curatione clarorum doctissimorumque nostrae aetatis medicorum consilia (1602)
- Pharmacia Joannis Fernelii cum Guilel. Planti et Franc. Saguyeri scholiis, in usum pharmacopoearum (1605)
- Jo. Fernelii Ambiani De abditis rerum causis, 1607
- Traité de Mre Jean Fernel ... de la parfaite cure de la maladie vénérienne, 1633
- De morbis universalibus et particularibus: libri IV posteriores pathologiae, 1645
- La Chirurgie, 1667
- Johannis Fernelii... Universa medicina...: Nunc demum opera Theophili Boneti ..., 1679
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- TodayInScience
- Fatal Thirst: Diabetes in Britain Until Insulin, Elizabeth Lane Furdell
- Bibliographia Burtoniana: A Study of Robert Burton's The Anatomy of ..., Paul Jordan-Smith
- The Endeavour of Jean Fernel: With a List of the Editions of His Writings, Sir Charles Scott Sherrington
- The Physiologia of Jean Fernel (1567)
- The Medical Renaissance of the Sixteenth Century, Andrew Wear, Roger Kenneth French, Iain M. Lonie
- The Clock and the Mirror: Girolamo Cardano and Renaissance Medicine, Nancy G. Siraisi
- Distilling Knowledge: Alchemy, Chemistry, and the Scientific Revolution, Bruce T. MORAN, Bruce T Moran
- Distilling Knowledge: Alchemy, Chemistry, and the Scientific Revolution, Bruce T Moran
- Histoire de Montdidier
- Cour de France
- Eloges des hommes illustres, qui depuis un siècle ont fleury en France dans ..., Scévole de Sainte-Marthe, Colletet, Sommaville, Courbé
- Listo de la verko de Fernel - Gallica
- The Cambridge History of Science: Volume 3, Early Modern Science, Roy Porter, Katharine Park, Lorraine Daston
- Tres médicos arábes, Edmond Chediak Atia
- The Aesthetic Body: Passion, Sensibility, and Corporeality in Seventeenth ..., Erec R. Koch
- Animals as Disguised Symbols in Renaissance Art, Simona Cohen
- The Serpent and the Moon: Two Rivals for the Love of a Renaissance King, Princess Michael of Kent
- Heredity Produced: At the Crossroads of Biology, Politics, and Culture, 1500 ..., Staffan Müller-Wille, Hans-Jörg Rheinberger
- The Worlds of Renaissance Melancholy: Robert Burton in Context, Angus Gowland
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]-
Diane de Poitiers
(1500-1566)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Preĝejo de Saint-Jacques-de-la-Boucherie.
- ↑ An Introduction to The History of Medicine.
- ↑ latine: morbus est affectus contra naturam corpori insidens.
- ↑ affectus totius substantiæ.