Johann Andreas Danz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Andreas Danz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1654 (1654-02-01)
en Sundhausen
Morto 20-an de decembro 1727 (1727-12-20) (73-jaraĝa)
en Jena
Lingvoj germanalatina
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto • orientalistohebreisto
vdr

Johann Andreas DANZ (naskiĝinta la 1-an de februaro 1654 en Gotha-Sundhausen, mortinta la 20-an de decembro 1727 en Jena) estis germana teologo kaj orientalisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la frekveno de la lernejo en Friedrichroda kaj de la gimnazio en Gotha li ekstudentis, post la akcepto de stipendio fare de la duko de Gotha, ĉe la universitato de Wittenberg. Tie li komencis studojn ĉe la filozofia fakultato kaj magistriĝis en 1676. Li ege interesiĝis pri orientalaj lingvoj kaj kontinue studonte iris al Hamburgo kie li renkontiĝis kun la renomita fakulo Esdras Edzard.

Tiel klerite li habilitiĝis, post nedaŭra restado ĉe la universitato de Lepsiko, kaj iĝis adjunkto ĉe la Universitato de Jena. De tie li faris la kutiman studvojaĝon tra Nederlando kaj Anglio. Reveninte al Jena li ekprofesoris por orientalaj lingvoj en la 1685-a jaro. Tamen la instruado de lingvoj ne tute kontentigis lin kaj, post doktoriĝo en teologio en 1710, li transprenis la saman jaron katedron profesoran de teologio. En tiu ĉi funkcio li restis ĝis la morto.

Kiel elstara scienculo li eldonis gramatikon de la hebrea lingvo kaj intencis pliperfektigi la lingvostudojn. Sekve diversaj terminoj estis de li, kiuj tamen pli malfaciligis la studon de la hebrean... Tamen li famiĝis pro siaj akademiaj skribaĵoj, ekz. per priskribo de aferoj el la malnovhebrea tempo. Kiel evangelia tradiciema homo li ne evoluigis novan ekzegezon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Nucifrangibulum, Jena 1686 (samloke 2-a eldono en 1696 kaj sub la titolo: Literator Ebraeo-Chaldaeus… 1696)
  • Interpres hebraeo chaldaicus, 1696, 1755, 1773 deutsch 1757, Leipzig 1780
  • Aditus Syriae reclusus compendiuse ducens ad plenam linguae syriacae antiochenae seu maroniticae cognitionem, Jena 1689, Frankfurt 1765
  • De cura Iudeaorum in conquirendis proselytis, Jena 1688
  • De Hebraeorum re militari 1690
  • Baptismus proselytorum judaicus e monumentis hebraeo-talmundicis erutus, 1699

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Biografio ĉe ADB