Renaat Landuyt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Renaat Landuyt
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1959 (1959-01-28) (65-jaraĝa)
en Ipro
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Katolika universitato de Loveno vd
Partio Socialistische Partij Anders vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Renaat Julien Landuyt (Ipro, 28-a de januaro 1959) estas belga politikisto de la socialisma sp.a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Renaat Landuyt studis juron kaj filozofion ĉe la Katolika universitato de Loveno.

Tutlande konata li iĝis en 1997 kiel raportanto de la parlamenta esplorkomisiono pri la Dutroux-afero. En 1999 li iĝis ano de la flandra registaro, respondeca pri laboro kaj turismo.

Post la eŭropaj kaj flandraj balotoj de 2004 la funkcioj de la belgaj registaroj estis rearanĝitaj. Landuyt iĝis ano de la federacia registaro, respondeca pri trafiko.

Ekde 2008 Renaat Landuyt denove aktivis kiel advokato en Bruĝo kaj kiel federacia parlamentano.

Ĉe la lokaj balotoj de 2012 Landuyt estis kandidat-urbestro por la sp.a. Kun eta plimulto li venkis la kontraŭkandidaton de kristandemokrata CD&V, Dirk De fauw, kaj ekde 2013 iĝis urbestro de Bruĝo. Kiel urbestro, li ankaŭ iĝis prezidanto de la Marhaveno de Brugge (Zeebrugge)

Post la flandraj balotoj de la 25-a de majo 2014 li denove iĝis ano de la Flandra Parlamento.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

  • Federacia parlamentano (1991-1999 en 2007-2014)
  • Membro de la komunuma estaro de Bruĝo (1995-heden)
  • Ministro de la flandra registaro (1999-2004)
  • Ministro in de federacia registaro (2004-2007)
  • Urbestro de Bruĝo (2013-nun)
  • Flandra parlamentano (1991-1995), 2004, 2014-nun)

Extera ligilo[redakti | redakti fonton]