Kuirarto de Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tradiciaj blankaj kolbasoj, servitaj kun dolĉa mustardo kaj mola breco
Plado de mituloj laŭ stilo de Rejno.

La germana kuirarto varias multe el regiono al alia de la teritorio kaj estas tre influita de la kultura kaj socia medioj, ekzemple, la regionoj de la sudo de Bavario kaj Ŝvabio kunhavas multe stilojn kaj tipajn pladojn kun la najbaroj kaj svisaj kaj aŭstriaj. En la okcidento la influoj el la franca kuirarto estas sufiĉe pli markitaj kaj montras reciprokajn influojn pri vinproduktado kun tiu lando, dum la regionoj de la oriento montras influojn el la landoj de Orienta Eŭropo kaj tiuj de la nordo kun la nederlanda kuirarto, ĉefe ĉe la marbordaj zonoj en kiuj troveblas abundo de pladoj el fiŝaĵo, kaj krome estas multaj elementoj komune kun la skandinavia kuirarto.

Estas multaj specoj de fromaĝoj. La nigra pano (Pumperniklo kaj aliaj) estas pli tipa proporcie ol ĉe aliaj najbaraj landoj. Por trinkaĵoj, krom la tipaj vinoj (ekzemple Rislingo kaj Silvaner) kaj bieroj, eble la nacia trinkaĵo (Biero en Germanio), en Germanio estas tre popularaj la brandoj produktitaj el fruktoj, kiaj kirsch. Multe trinkiĝas sukoj, kaj miksaĵoj el sukoj kaj minerala akvo nomataj ŝorlo. Tipaj regionaj pladoj estas inter aliaj flamkukoj, saŭrkraŭto kaj knedlikoj.

Plia branĉo estas dolĉaĵoj: En Germanio ekzistas multaj konataj markoj de ĉokoladoj eksportataj en aliajn landojn, kaj same forte internacie konatiĝis ekzemple la gumursoj origine produktitaj en la firmao Haribo de Bonno. Ekzemploj de pliaj tipe germaniaj dolĉaĵoj estas marcipano (origine el la hansa urbo Lubeko), aŭ specifaj formoj de spickuko, mielkukoj kaj spekulaco.

Pladoj kaj receptoj[redakti | redakti fonton]