Hermann Blumenau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Blumenau
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1819 (1819-12-26)
en Hasselfelde, Duklando Brunsvigo,  Germana Federacio
Morto 30-an de oktobro 1899 (1899-10-30) (79-jaraĝa)
en Brunsvigo, Duklando Brunsvigo,  Germana Imperiestra Regno
Tombo Braunschweig Main Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Duklando Brunsvigo
Memorigilo Hermann Blumenau
Okupo
Okupo apotekistokemiisto
vdr
tomboŝtono de Hermann Blumenau dosieron la centra tombejo de Braunschweig
monumento pri li en Hasselfelde

Hermann Bruno Otto Blumenau (prononco [HEaman BRUno Oto BLUmenaŭ], naskiĝis la 26-an de decembro 1819 en Hasselfelde; mortis la 30-an de oktobro 1899 en Braunschweig, Brunsvigo) estas la fondinto de la urbo Blumenau, subŝtato Sankta Katarino de Brazilo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hermann Blumenau
Hermann Blumenau

Hermann Blumenau estis la sesa infano de forstisto. Por eduko kiel apotikisto inter la jaroj 1938 kaj 1840, li unue laboris en Hasselfelde kaj Erfurt. De 1844 ĝis 1846 li estis studento en la Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo, kie li doktoriĝis pri kemio.

Pro kontaktoj kun la natursciencisto Carl Friedrich Philipp von Martius, kun Alexander von Humboldt kaj la ĝenerala konsulo de Brazilo li ekinteresiĝis pri elmigro al Brazilo, kaj komence post fino de la studo du jarojn vojaĝis en la sudamerika lando, pli profunde konatiĝante kun ĝi.

En 1848 la "societo pri protekto de la germanaj elmigrintoj en Suda Brazilo" (germane Gesellschaft zum Schutz der deutschen Auswanderer in Südbrasilien) kun sidejo en Hamburgo, decidis en la brazila subŝtato Sankta Katarino fondi kolonion sub gvido de Hermann Blumenau. Li en 1850 revenis al Sankta Katarino kaj la 2-an de septembro de tiu jaro kun 17 pliaj germanaj kolonistoj (plejparte metiistoj, nur 2 farmistoj) fondis la kolonion "Blumenau" en la valo de la rivero Itajaí.

En 1852 li vendis pliajn dek unu parcelojn al germanaj kolonianoj. Ekde tiu jaro ankaŭ la signifa biologo Johann Friedrich Theodor Müller, ofte mallongigata Fritz Müller, dumtempe estis inter la loĝantoj de la juna kolonio kaj en 1865 fine establiĝis en Blumenau. La kolonio mem havis grandajn ekonomiajn malfacilaĵojn - tiel Hermann Blumenau en 1854 faris vojaĝon al Rio-de-Ĵanejro kaj serĉis kontaktojn al Germanio por gajni apogon kaj eviti la fiaskon de sia projekto. Li plendis en leteroj ke la germanaj aŭtoritatoj malhelpus la forvojaĝon de laborkapablaj homoj el Germanio kaj ne subtenus koloniojn kiel tiu de Blumenau.

En 1859 Hermann Blumenau decidis transdoni la kolonion al la brazila krono. La kontrakto por la transdono de la kolonio subskribis la 13-an de januaro 1860. Post la akiro de la kolonio per la brazila imperio, Hermann Blumenau deklariĝis la unua direktoro de la kolonio (portugale diretor). En 1880 la kolonio ricevis statuson de urba municipio kaj Hermann Blumenau deklariĝis ties unua urbestro (portugale prefeito).

En 1884 li revenis al Germanio kaj ekloĝis en Braunschweig, kie li mortis en 1899 kaj estis entombigita. En 1974 liaj restaĵoj estis elterigitaj kaj transportitaj al Blumenau, kie maŭzoleo estis starigita por li.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hermann Blumenau en la germana Vikipedio.